Francio kaj Rusio konsiliĝis pri multflanka intertraktado pri siria krizo
  2015-10-29 15:07:08  Xiong Shan

Merkrede franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius publikigis deklaron, dirante, ke tiutage li telefone interparolis kun sia rusa kolego Sergei Lavrov pri preparo por la multflanka intertraktado pri la siria krizo, kiu baldaŭ okazos en Vieno.

Laŭ la deklaro, Fabius prezentis al Lavrov la rezulton de konsiliĝo de multlandaj diplomatiaj reprezentantoj marde en Parizo.

La multflanka intertraktado pri la siria krizo okazos de la 29a ĝis la 30a de oktobro en Vieno. Krom Usono, Rusio, Turkio kaj Saud-Arabio, ankaŭ Irano, Britio, Francio kaj aliaj landoj estas invititaj al la intertraktado.