Monda Pupfestivalo 2015 en la urbo Higashikagawa
  2015-10-29 16:09:40  Li Lu


Kun la mirinda nombro de 15,000 vizitantoj finiĝis la 5a Monda Pupfestivalo en la urbo Higashikagawa loĝata de 32,000 personoj. Al tiu sukceso kontribuis 15 mencioj en la japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj informoj en ĵurnaloj, TV kaj radio eksterlande.

La pupkolekto nun kalkulas je 1,390 pupoj vestantaj tradiciajn kostumojn el 70 landoj kaj ĝi estis farita danke al la tutmonda Esperantistaro.

Inter la francaj pupoj troviĝas ekzempleroj mane faritaj el diversaj regionoj de la lando: porcelanaj pupoj, riĉa kolekto de Provencaj statuetoj, pupoj portantaj tradiciajn robojn de diversaj regionoj kaj eĉ pupojn pri reĝinoj Marie-Antoinette kaj Anna de Bretonio, plejparte donacitaj de Gesinjoroj Lafargue el Parizo. Plie, estis donacitaj trideko da pupoj el 15 landoj, kiel Hispanio, Italio, Peruo, ktp.

La gastoj estis bonvenigataj en la ĉefsalono per bildo de Catherine Deneuve farita de amatora pentristo kaj afiŝoj pri diversaj francaj regionoj. La pupoj estis montrataj en budoj tra la urbo kaj ĉie estis fotoj kaj informoj pri la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj listigitaj de UNESCO en la 70 landoj partoprenantaj la Festivalon.

Speciala gasto estis la franca kantisto jOmO el Tuluzo, kiu ĉiutage koncertis kaj dancigis la ĉeestantaroj, i.a. la Vic-urbestrinon. Li estis menciita en la Guinness Libro pri Rekordoj pro kantado en 22 lingvoj en la jaro 2000. La kulturan programon kompletigis dancoj fare de lokaj grupoj: flamenko, havajaj, ventra kaj folkloraj dancoj. Virina grupo, krome, rakontis fabelojn al infanoj kaj ventroparoladis. Plie, 40 budoj ofertis ampleksan menuon de internaciaj pladoj.

La enketiloj montras, ke 2/3 el la vizitantoj estis virinoj; 60.1% estis pli ol 50-jaraj; 53.4% konsideris ĝin ege bona kaj 46% bona. Ankaŭ infanoj povis lerni pri la mondo kaj kulturaj diferencoj! Estis speciala danko al la volontuloj. Ili esprimis, ke ili volus estonte vidi pupojn el Nordameriko, Anglio, Japanio, Rusio, Germanio, ktp kaj pupoj pri historiaj homoj kiel Anne Frank, F. Nightingale, Andersen, ktp.

La Pupekspozicio estas evento ĉiujare organizata de la Komitato por la Monda Pupfestivalo http://world-doll-festival.org/ kaj okazanta en malnova, tradicia domo nuntempe uzata kiel kulturcentro. Ĉijare ĝi kalkulis je la aŭspicio de la Ambasado de Francio en Japanio, la Japana-Franca Instituto, Universala Esperanto-Asocio kaj Esperanto France.

Etsuo Miyoshi

Prezidanto