Novaĵoj (Oktobro 29)
  2015-10-29 17:22:02  Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉina Societo de Ruĝa Kruco donacis monon al Pakistano kaj Afganio; kelkaj rifuĝinto-ŝipoj sinkis en maro proksima al Grekio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco donacis 100 mil usonajn dolarojn respektive al Pakistano kaj Afganio por helpi la du landojn trafitajn de tertremo.

Tiutage ĉina ambasadoro al Pakistano Sun Weidong transdonis la mondonacon al Pakistano. Sun diris, ke Pakistano estis trafita de forta tertremo kaj suferis gravajn perdojn, kaj la ĉinaj registaro kaj popolo sentis la doloron de Pakistano. Ĉinio kaj Pakistano estas bonaj najbaroj, amikoj, partneroj kaj fratoj kaj havas tradicion helpi unu la alian okaze de grava katastrofo. Ĉinio esperas, ke la mondonaco helpos al la suferintoj venki malfacilojn.

Samtempe ĉina ambasadoro al Afganio Yao Jing transdonis al Afganio la mondonacon. Yao diris, ke Ĉinio kaj Afganio estas bonaj amikoj kaj najbaroj. Ĉinio volas liveri helpon al Afganio, kiam ĝi estas en malfacilo. La ĉina registaro kredas, ke la afgana popolo kapablas venki la katastrofon kaj rekonstrui sian hejmlandon.

La greka marborda gvardistaro konfirmis, ke kelkaj rifuĝinto-ŝipoj sinkis merkrede en la maro proksima al Grekio. Estis savitaj 242 homoj, kaj mortis pluraj aliaj, inkluzive de 5 infanoj.

La marborda gvardistaro diris, ke tiutage ŝipo kun pli ol 200 rifuĝintoj sinkis proksime al la norda bordo de la greka insulo Lasbos, kaj 4 aliaj ŝipoj sinkis en la maro inter Turkio kaj Grekio. La savado iras tagnokte. Ĝis nun estas savitaj 242 rifuĝintoj, kaj mortis 7 aliaj, inkluzive de 5 infanoj. Lokaj amaskomunikiloj raportis pli malfrue en tiu tago, ke la nombro de mortintoj jam kreskis ĝis 11.

La novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke la insulo Lasbos, kie sinkis la ŝipo, estas grava enirejo de la rifuĝintoj al Eŭropo. La ŝipo ekveturis en Turkio kaj intencis atingi Eŭropon tra Mediteraneo spite al forta vento.

La franca novaĵ-agentejo raportis, ke en oktobro la nombro de rifuĝintoj pereintaj en la greka maro kreskis ĝis 36. Laŭ statistiko de la Oficejo de Internacia Organizo por Enmigrado, ĉi-jare pli ol 700 mil rifuĝintoj iris al Eŭropo tra Mediteraneo, 560 mil el ili atingis Grekion per la mara vojo, kaj pli ol 3 200 homoj pereis en la maro.

Merkrede franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius publikigis deklaron, dirante, ke tiutage li telefone interparolis kun sia rusa kolego Sergei Lavrov pri preparo por la multflanka intertraktado pri la siria krizo, kiu baldaŭ okazos en Vieno.

Laŭ la deklaro, Fabius prezentis al Lavrov la rezulton de konsiliĝo de multlandaj diplomatiaj reprezentantoj marde en Parizo.

La multflanka intertraktado pri la siria krizo okazos de la 29a ĝis la 30-a de oktobro en Vieno. Krom Usono, Rusio, Turkio kaj Saud-Arabio, ankaŭ Irano, Britio, Francio kaj aliaj landoj estas invititaj al la intertraktado.

Merkrede usona ŝtatsekretario John Kerry diris, ke la nova multflanka intertraktado ĉi-semajne en Vieno liveros "plej espereblan ŝancon" por solvado de la siria krizo.

Kerry diris en sia prelego al Carnegie-Fondaĵo por Internacia Paco, ke serĉi solvon de la siria krizo estas malfacile, tamen la multflanka intertraktado en Vieno liveros plej espereblan ŝancon por la politika malfermo de Sirio.

Tiuvespere Kerry ekiris al Vieno por la nova multflanka intertraktado pri la siria krizo.

En la 23a de oktobro usona, rusa, turka kaj saud-arabia ministroj pri eksterlandaj aferoj intertraktis en Vieno pri solvado de la siria krizo. Krom tiuj kvar landoj, ankaŭ Irano, Britio, Francio, Germanio, Italio, Eŭropa Unio, Egiptio, Jordanio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ĉeestos la novan intertraktadon.

Merkrede en Ĝenevo palestina prezidento Mahmoud Abbas alvokis, ke la internacia komunumo prenu agon por urĝi Israelon fini la okupadon de palestina teritorio kiel eble plej rapide kaj realigi longedaŭran pacon inter la du landoj en la maniero de sendependa kunekzisto.

Abbas faris la rimarkon en speciala kunveno de la Homrajta Konsilio de UN. Li diris, ke la israela okupado de palestina teritorio estas la plej longtempa okupacio en la homa historio, kaj nun la homaj rajtoj de palestinanoj sur la okupata terotorio estas en la plej malbona stato de post la unua mezorienta milito en 1948.

Abbas diris, ke li esperas, ke la Sekureca Konsilio de UN starigos specialan establaĵon por protekti palestinanojn kaj urĝi Israelon haltigi kontraŭleĝan okupadon de palestina teritorio kaj observi interkonsentojn de la du flankoj, por ke la palestina popolo vere povu fondi sendependan ŝtaton kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo surbaze de la landlimo de 1967.

La nepala parlamento merkrede elektis Bidhya Devi Bhandari, vicprezidanton de la Komunista Partio de Nepalo, kiel la unuan virinan prezidenton de la lando.

Bhandari, 54-jara, fariĝis la dua prezidento de tiu himalaja lando, de post kiam ĝi fariĝis federacia demokratia respubliko en 2008, fininte la 240-jaran monarkion. La prezidenta elektado okazis laŭ la nova konstitucio, promulgita de la lando en la 20a de septembro.

Bhandari estis elektita per la gajno de 327 voĉoj. 541 el la entute 597 parlamentanoj balotis en la prezidenta elektado. Ŝia rivalo Kul Bahadur Gurung, gvidanto de la Partio de Nacia Kongreso, akiris 214 voĉojn.

Bhandari anstataŭigis Ram Baran Yadav, kiu estis nomumita en la 23a de julio 2008 kiel la unua ŝtatestro de la lando.

La oficejo de ĉefprokuroro de Ankaro merkrede publikigis deklaron, anoncante, ke enketo indikas, ke filio de la ekstremisma organizo Islama Ŝtato en sudorienta Turkio faris la ĉenajn atakojn ĉe la fervoja stacio de Ankaro, kiuj kaŭzis gravajn perdojn.

La deklaro diris, ke kolektitaj atestoj indikas, ke la filio, kiu sin kaŝis en la provinco Gaziantep, ricevis ordonon ataki ĉiujn objektivojn rilatajn kun la Kurda Laborista Partio kaj oponantajn kontraŭ la Islama Ŝtato, kaj unu el tiuj objektivoj estis la parlamenta elektado, kiu okazos en la 1a de novembro, por malkvietigi la politikan situacion de Turkio.

Lastatempe Turkio intensigis la batalon kontraŭ enlandajn membrojn de la ekstremista grupo Islama Ŝtato. Koncernaj departementoj arestis 30 militantojn de la Islama Ŝtato marde en la centra provinco Konya.

Finiĝis la novaĵoj!