Fokusoj de la semajno (Okt.30)
  2015-10-30 14:26:45  Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencajn mesaĝojn al siaj paraleluloj en Afganio kaj Pakistano pro la forta tertremo, kiu ĝis nun mortigis pli ol 360 homojn.

La Ĉina Centro de Seismologia Reto raportis, ke la 7,8-magnituda tertremo kun profundo de 210 kilometroj trafis la montaron Hindukuŝo en norda Afganio lunde, kaj la forta tremo senteblis en Pakistano kaj Hindio.

En sia mesaĝo al afgana prezidento Mohammad Ashraf Ghani, Xi diris, ke Ĉinio kaj Afganio dividas tradician amikecon, kaj la ĉina popolo estas afliktita de la perdoj de vivoj kaj posedaĵoj en Afganio en la tertremo.

Samtempe, en sia mesaĝo al pakistana prezidento Mamnoon Hussain, Xi diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas ĉia-veteraj strategiaj partneroj de kunlaboro, kaj ankaŭ la ĉina popolo sentas la dolorojn de la pakistana popolo vizaĝe al la katastrofo.

La ĉina gvidanto promesis liveri helpojn al la du landoj laŭ ilia bezono, kaj esprimis la kredon, ke la du landoj certe povas venki la katastrofon kaj rekonstrui siajn hejmlandojn.

Ĉinio subtenas la apelacion de la Ĝenerala Asembleo de UN, ke Usono plu degelu siajn rilatojn kun Kubo per kompleta fino de embargo kontraŭ la lando.

La Ĝenerala Asembleo marde adoptis rezolucion, urĝante Usonon fini la ekonomiajn, komercajn kaj financajn sankciojn kontraŭ Kubo, post kiam Usono kaj Kubo restarigis diplomatiajn rilatojn en julio.

Entute 191 membroŝtatoj de UN voĉdonis por la rezolucio, dum nur Usono kaj Israelo oponis ĝin.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke forigi la sankciojn konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj popoloj kaj al la atendo de la internacia komunumo kaj ankaŭ utilas al regionaj stabileco kaj disvolvado. Li diris, ke Ĉinio rimarkis, ke pro forta apelacio de la internacia komunumo, Usono iom post iom ŝanĝis sian pozicion en pli pozitivan direkton. Ĉinio esperas, ke Usono kaj Kubo subtenos dialogon kaj konsiliĝon kaj firmigos la tendencon de pliboniĝantaj rilatoj.

Ĵaŭde matene en Pekino dum sia intertraktado kun germana kanceliero Angela Merkel ĉina ĉefministro Li Keqiang proponis starigi interregistaran mekanismon por kunordigi disvolvajn strategiojn de la du landoj.

Ĉinio propagandas sian strategion "Farita en Ĉinio 2025", dum Germanio antaŭenpuŝas sian strategion "Industrio 4,0" por integri konvencian industrion kaj informan teknikon.

Li diris dum ilia interparolo, ke Ĉinio devas lerni progresintajn teknikojn kaj konceptojn el Germanio, kaj ĝi havas grandan merkaton por la eŭropa ekonomia potenco.

La du registaraj ĉefoj interparolis ankaŭ pri ekonomiaj aferoj, inkluzive de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, internaciigo de juano kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

Merkel diris, ke Germanio esperas, ke Ĉinio kaj EU frue subskribos duflankan interkonsenton pri investado.