400 homoj mortigitaj en forta tertremo en Afganio
  2015-10-30 15:34:16  Yu Rongkang

Laŭ freŝaj donitaĵoj, la nombro de mortintoj pro la forta tertremo en Afganio jam kreskis ĝis 400. La pakistanaj aŭtoritatoj diris, ke taksado de la katastrofo iras plu, kaj kompenso al la suferintoj jam komenciĝis.

La pakistanaj aŭtoritatoj ĵaŭde diris, ke la forta tertremo, kiu okazis lunde, mortigis almenaŭ 272 homojn, vundis pli ol 2 000 aliajn, kaj difektis dekmilojn da domoj en Pakistano. La nordokcidenta provinco Khyber-Pashtun, proksima al la epicentro, estis plej grave trafita, kaj almenaŭ 225 homoj estis mortigitaj en tiu provinco.

La afganaj aŭtoritatoj raportis, ke la tertremo mortigis 121 homojn kaj vundis kelkcent aliajn en Afganio. Hindio raportis, ke en la lando 4 homoj estis mortigitaj kaj dekoj aliaj vunditaj. La afganaj aŭtoritatoj serĉas plu postvivantojn en montaraj regionoj trafitaj de la tertremo.