Ĉefo de UN gratulas Tanzanion pro paca okazigo de elektado
  2015-10-30 15:34:16  Yu Rongkang
Ĝenerala sekretario de UN ĵaŭde faris deklaron pere de sia proparolanto, gratulante Tanzanion pro la okazigo de elektado en paca kaj orda maniero, kaj esprimante maltrankvilon pri la situacio en Zanzibar.

La deklaro diris, ke Ban grantulas la popolon, registaron kaj politikajn partiojn de Tanzanio, dirante, ke la tanzaniaj civitanoj uzis la voĉdonrajton kaj atendas la rezulton, kaj la respondeca konduto de ili montris iliajn promesojn al demokratio, paco kaj stabileco.

La deklaro diris ankaŭ, ke Ban estas maltrankvila pri la situacio en Zanzibar. Li emfazis, ke iu ajn disputo koncerna al la elektado devas esti solvita kadre de la nuna leĝsistemo kaj en paca kaj travidebla maniero. Li urĝis ĉiujn rilatajn partiojn esti trankvilaj, ne uzi perforton kaj eviti parolojn, kiuj eble eskalados la streĉitan situacion.