Sinkis rifuĝint-ŝipoj en maro de Grekio
  2015-10-30 20:21:47  Yu Rongkang

La marborda gvardistaro de Grekio vendrede diris, ke en la lastaj du tagoj sinkis du rifunĝint-ŝipoj en la maro proksima al Grekio, kaj mortis almenaŭ 17 homoj, inkluzive de 9 infanoj..

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke unu ŝipo sinkis en la maro proksima al la insulo Kalimnos, mortis 14 homoj, kaj la marborda gvardistaro savis 138 homojn. Alia ŝippereo okazis en la maro proksima al la insulo Rhode, mortis almenaŭ 3 homoj, malpaeris 3 aliaj, kaj 6 estis savitaj.