Novaĵoj (Oktobro 30)
  2015-10-30 17:09:20  Ma

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la Komunista Partio de Ĉinio donis tonon al plua disvolvado de la lando; ĉina prezidanto Xi renkontiĝis kun germana ĉefministro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vendrede en Pekino finiĝis la kvina plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis proponojn por la 13a kvin-jara plano (2016-2020) pri la nacia ekonomio kaj socia disvolvado. La komunikaĵo publikigita post la kunveno emfazis, ke se oni volas solvi la malfacilaĵon de la disvolvado de Ĉinio, oni devas havi la disvolvan ideon kun novigo, kunordigo, verdo, malfermo kaj divido kiel la kerno. Tio indikas, ke la ĉina ekonomisocia disvolvado vizaĝos al profunda reformado. Dum intervjuo multaj fakuloj donis pozitivan taksadon al la nova ideo pri disvolvado, prezentita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Doktoro Zhu Jianfang, ĉefekonomisto de la valorpapera kompanio Zhongxin, aparte menciis la kvin-punktajn klarigojn pri la disvolvado. Zhu diris, ke la emfazo akceli disvolvadon per novigo profunde impresis lin.

La komunikaĵo tuj vekis atenton de la publiko. La periodo de la 13a kvin-jara plano estos plej grava por la disvolvado de Ĉinio. Dume Ĉinio atingos la celon de ampleksa konstruado de modere bonhava socio. Por atingi tiun celon Ĉinio devas realigi transformiĝon kiel eble plej frue kaj konsideri la disvolvadon el pli longperioda vidpunkto.

La gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis proponojn por la 13a kvin-jara plano (2016 – 2020) pri la nacia ekonomio kaj socia desvolvado en la 5a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista partio de Ĉinio, kiu finiĝis vendrede. Laŭ statuto de la partio, tri novaj membroj plenigis la vakantecojn de la Centra Komitato de la KPĈ, post kiam iamaj membroj estis forpelitaj el la partio.

La Komunista Partio de Ĉinio anoncis ĵaŭde post ŝlosila kunveno, ke Ĉinio permesos al ĉiuj paroj da geedzoj havi du infanojn, forlasante la kelkdek-jaran unu-infanan politikon.

Laŭ komunikaĵo publikigita post la Kvina Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu okazos de lundo al ĵaŭdo, la ŝanĝiĝo de politiko celas ekvilibrigi disvolvadon de la loĝantaro kaj trakti la defion de maljuniĝanta loĝantaro.

La propono devas esti aprobita de la supera leĝdona organo antaŭ ol rilata leĝfarado.

La ĉina politiko de familia planado estis enkondukita unue en la fino de la 1970-aj jaroj por bridi tre rapidan kreskon de la loĝantaro per la limigo, ke plejparto da urbaj geedzoj havu unu infanon kaj plejparto da kamparaj geedzoj havu du infanojn, se la unua infano naskita estis knabino. La politiko poste malstreĉiĝis, ke ĉiuj gepatroj povus havi duan infanon, se ili ambaŭ estas solinfanoj.

La unu-infana politiko estis plue moderigita en novembro de 2013 post la Tria Plena Sesio de la 18a Centra Komitato, ke geedzoj estas permesitaj havi du infanojn, se unu el ili estas solinfano.

La Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado ĵaŭde publikigis raporton, dirante, ke en la unua duono de la kuranta jaro la tutmonda fluo de eksterlanda rekta investo kalkuliĝis al 883 miliardoj da usonaj dolaroj, je 13% pli multe ol tiu en la dua duono de la lasta jaro. Dume la eksterlanda rekta investo de Ĉinio kalkuliĝis al 145 miliardoj da usonaj dolaroj, okupante la duan lokon de la mondo.

La organizo diris, ke de 2013 la tutmonda eksterlanda rekta investo ĝenerale kreskis krom en la unua duono de 2014.

Laŭ freŝaj donitaĵoj, la nombro de mortintoj pro la forta tertremo en Afganio jam kreskis ĝis 400. La pakistanaj aŭtoritatoj diris, ke taksado de la katastrofo iras plu, kaj kompenso al la suferintoj jam komenciĝis.

La pakistanaj aŭtoritatoj ĵaŭde diris, ke la forta tertremo, kiu okazis lunde, mortigis almenaŭ 272 homojn, vundis pli ol 2 000 aliajn, kaj difektis dekmilojn da domoj en Pakistano. La nordokcidenta provinco Khyber-Pashtun, proksima al la epicentro, estis plej grave trafita, kaj almenaŭ 225 homoj estis mortigitaj en tiu provinco.

La afganaj aŭtoritatoj raportis, ke la tertremo mortigis 121 homojn kaj vundis kelkcent aliajn en Afganio. Hindio raportis, ke en la lando 4 homoj estis mortigitaj kaj dekoj aliaj vunditaj. La afganaj aŭtoritatoj serĉas plu postvivantojn en montaraj regionoj trafitaj de la tertremo.

Ĵaŭde vespere en Vieno komenciĝis la multflanka intertraktado de ministroj pri eksterlandaj aferoj el 17 landoj. Ili diskutas kiel solvi la sirian krizon.

Tiuvespere usona ŝtatsekretario John Kerry, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, turka ministro pri eksterlandaj aferoj Feridun Sinirlioglu kaj saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir faris intertraktadon pri solvo de la siria krizo. En la 23a de oktobro tiuj kvar ministroj okazigis unuan multflankan intertraktadon pri la siria krizo en Vieno kaj decidis okazigi multflankan intertraktadon en pli granda skalo.

Ĝenerala sekretario de UN ĵaŭde faris deklaron pere de sia proparolanto, gratulante Tanzanion pro la okazigo de elektado en paca kaj orda maniero, kaj esprimante maltrankvilon pri la situacio en Zanzibar.

La deklaro diris, ke Ban grantulas la popolon, registaron kaj politikajn partiojn de Tanzanio, dirante, ke la tanzaniaj civitanoj uzis la voĉdonrajton kaj atendas la rezulton, kaj la respondeca konduto de ili montris iliajn promesojn al demokratio, paco kaj stabileco.

La deklaro diris ankaŭ, ke Ban estas maltrankvila pri la situacio en Zanzibar. Li emfazis, ke iu ajn disputo koncerna al la elektado devas esti solvita kadre de la nuna leĝsistemo kaj en paca kaj travidebla maniero. Li urĝis ĉiujn rilatajn partiojn esti trankvilaj, ne uzi perforton kaj eviti parolojn, kiuj eble eskalados la streĉitan situacion.

Finiĝis la novaĵoj!