Li Keqiang atingis Seulon kaj komencis sian viziton al Sud-Koreio
  2015-10-31 14:15:05  Xiong Linping

Invitite de la sudkorea prezidentino Park Geun-hye, posttagmezon en la 31a de oktobro la ĉina ĉefministro Li Keqiang flugatingis Seulon, kaj komencis sian oficialan viziton al Sud-Koreio.

Kiam Li Keqiang eliras el la kajuto, la ceremoniaj soldatoj starantaj en du vicoj laŭlonge de la ruĝa tapiŝo salutas lin per la rigardoj. Sudkoreaj altaj oficistoj iras renkonte al li en la flughaveno.

Li Keqiang diris, ke tio estas lia unuafoja oficiala vizito al Sud-Koreio, post kiam li prenis al si la postenon de ĉina ĉefministro. Li kune kun sudkoreaj gvidantoj amplekse kaj profunde interŝanĝos opiniojn pri tio, kiel plue profundigi la dulandan strategian partnerecon, kaj pri problemoj kune zorgataj, kaj faros vastan komunikadon kun sudkoreaj rondoj.