Okazis incendio en rumana noktoklubo
  2015-10-31 14:52:18  Xiong Linping

Profundan nokton de la 30a de oktobro okazis incendio en la urba centro de Bukareŝto, Rumanio. La akcidento kaŭzis morton de dudek sep homoj kaj vundiĝon de cent sesdek du.

Laŭ la informo de la rumana Ministerio pri Internaj Aferoj, en tiu ĉi klubo leviĝis fajro je proksimume la dudektria nokte. La lokaj aŭtoritatoj sendis pli ol sesdek fajroestingajn aŭtomobilojn kaj ambulancojn por fari savon.

Loka amaskomunikilo raportis, ke la incendio furiozis eble pro tio, ke oni ekbruligis petardojn ĉe la scenejo dum la prezentado. La flamo tuŝis la bruleman materialon sur la plafono, kaj la fajro fulme disvastiĝis. Kaj fine la plafono defalis.