Tridek naŭ homoj malaperis pro sinko de boato
  2015-10-31 15:22:35  Xiong Linping

La 30an de oktobro la hispana ĵurnalo El Pais raportis, ke en la 29a de oktobro la hispana marborda savtaĉmento trovis vrakon de kaŭĉuka boato en maro apud Málaga, sude en Hispanio, kaj savis dek kvin homojn el la boatruino. Postvivantoj diris, ke ankoraŭ tridek naŭ homoj malaperis.

Laŭ postvivanto, antaŭ du tagoj la kaŭĉuka boato ekveturis de Alhucemas, Maroko, kaj tiam sur la boato troviĝis kvindek kvar homoj. Pro troa ŝarĝo la boato poste nelonge krevis ĉe sia fundo. El tiuj homoj tridek naŭ homoj falis en la maron, kaj aliaj dek kvin kaptis la ruinon por lasi sin flosi, ĝis ili estis trovitaj.