Ĉinio proponis pensfadenon de "kvar paŝoj" por siria problemo
  2015-10-31 17:02:32  Xiong Linping

La 30an de oktobro la ĉina eksterafera vicministro Li Baodong ĉeestis en Vieno la plivastigitan konferencon de eksteraferaj ministroj el koncernaj landoj pro la siria problemo kaj faris paroladon.

En la nomo de la ĉina registaro Li Baodong proponis la pensfadenon de "kvar paŝoj" por solvi la sirian problemon: unue, ĉiuj koncernaj flankoj tuj ĉesigu batalon kaj perforton kaj promesu bati terorismon; due, sub la gvido de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj siriaj flankoj disvolvu ĉiudimensian, inkluzivecan kaj egalan dialogon kaj, surbaze de la Ĝeneva Komunikaĵo, laŭeble rapide elmetu konkretan aranĝon por politika transiro; trie, oni plifortigu internacian garantion kaj lasu UN ludi ĉefan rolon por fari repacigon; kaj kvare, oni relanĉu rekonstruan procezon kaj lasu ĉiujn siriajn flankojn vidi pacon.