Plivastigita konferenco pri siria problemo havis komunan komprenon ĝenerale
  2015-10-31 17:36:54  Xiong Linping

La 30an de oktobro la plivastigita konferenco de eksteraferaj ministroj el koncernaj landoj por la siria problemo okazis en Vieno. Post sephora interkonsiliĝo la ĉeestantoj ĝenerale konsentis malfermi sirian pacan procezon ĉefe gvidatan de Unuiĝintaj Nacioj.

Tiutage la reprezentantoj de dek sep landoj, UN kaj de Eŭropa Unio aprobis unu programon kun pluraj agoj, tio estas, subteni, sub la gvido de UN, strebon al batalhaltigo en tuta Sirio kaj samtempe malfermi novan politikan procezon; kaj sub la kontrolado de UN, difini siriajn estontajn gvidantojn per libera elektado.

La usona ŝtata sekretario, Hohn Kerry, la speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri la siria problemo, Staffan de Mistura, kaj la rusa eksterafera ministro, Sergei Lavrov, post la konferenco kune organizis gazetaran konferencon.