Al Li Keqiang kaj Park Geun-hye okazis interparolo
  2015-11-01 14:53:21  Xiong Linping

Posttagmeze de la 31a de oktobro al la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj la sudkorea prezidentino Park Geun-hye okazis interparolo en la Blua Domo en Seulo.

Li Keqiang unue transdonis al Park Geun-hye la saluton de prezidanto Xi Jinping. La ĉefministro diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas najbaroj kaj samtempe partneroj en strategia kunlaboro, ke la dulandaj rilatoj evoluas en bonaj cirkonstancoj; ilia kunlaboro en diversaj kampoj, kiel en politiko, ekonomio, komerco, kulturo, progresas paralele, ĉio ĉi tio ne nur favoras la dulandajn popolojn, sed ankaŭ utilas al stabileco kaj prospero de la regiono.

Li Keqiang aludis, ke Ĉinio bonvolas, kune kun Sud-Koreio, pluigi sian faron, tio estas, surbaze de la amika kunlaboro plivastigi novan penson, ekspluati novan terenon, kulturi novan kreskigpunkton, kaj progresigi la dulnadan kunlaboron en ĉiuj kampoj.

Park Geun-hye bonvenigis, ke Li Keqiang kiel ĉefministro faras sian unuafojan oficialan viziton al Sud-Koreio. Ŝi diris, ke la nunaj dulandaj rilatoj evoluas glate. La prezidentino konsentis pri la propono de Li Keqiang, pluapaŝe plivastigi kaj profundigi dulandan praktikan kunlaboron kaj kulturan interkomunikadon, kaj pri la strategia kuniĝo en kvar programoj.

Post la interparolo la du kolegoj ĉeestis la subskribon de kunlaboraj dokumentoj pri dek sep kampoj kiel ekonomio, komerco, scienco kaj tekniko, mediprotekto.