Li Keqiang intervidiĝis kun Chung Ui-hwa
  2015-11-01 14:52:58  Xiong Linping

Antaŭtagmeze de la 1a de novembro la ĉina ĉefministro Li Keqiang en la parlamentejo en Seulo intervidiĝis kun Chung Ui-hwa, la prezidanto de la sudkorea Parlamento.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas najbaroj, kiuj rigardas sin transmare, kaj ke la dulandaj rilatoj evoluas vivoplene. Li diris, ke ĉi-foje li vizitas Sur-Koreion, kiel amiko vizitas sian najbaron kaj sin kompanon, kun la celo, pliigi amikecon, solidigi interfidon, plivastigi interkomunikadon, novigi kunlaboron, kaj igi la dulandan strategian partnerecon pli bone progresi.

Chung Ui-hwa diris, ke hieraŭ ĉefministro Li Keqiang kaj prezidentino Park Geun-hye havis sukcesan renkontiĝon kaj akiris riĉan frukton. Por tio Chung Ui-hwa donis gratulon. Li diris, ke Sud-Koreio kaj Ĉinio havas longan amikecon, Sud-Koreio volas, kune kun Ĉinio, heredi la tradician amikecon, kaj esperi, ke la du landoj ĉiam estu bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj kompanoj; Sud-Koreio volas ludi pozitivan rolon por evoluigi la dulanajn rilatojn.