Li Keqiang kaj Chung Ui-hwa kune ĉeestis la fermceremonon de "Ĉina Jaro pri Turismo"
  2015-11-01 15:49:13  Xiong Linping

La 1an de novembro la ĉina ĉefministro Li Keqiang, kune kun la sudkorea parlamenta prezidanto Chung Ui-hwa, ĉeestis en la ĉambro de sudkoreaj parlamentanoj en Seulo la fermceremonion de "Ĉina Jaro pri Turismo" kaj faris paroladon.

En sia parolado Li Keqiang gratulis, ke la "Ĉina Jaro pri Turismo" por 2015 sukcese plenumiĝis en Sud-Koreio. Li diris, ke turismo estas ne nur ekonomia agado, sed ankaŭ kultura interkomunikado; por Ĉinio kaj Sud-Koreio la geologio estas proksima, la homoj rilatas sin intimaj, la animo facile kompreneblas, la pejzaĝoj, ĉu naturaj ĉu kulturaj, aparte abundas; la "Ĉina Jaro pri Turismo" sukcese plenumiĝis en Sud-Koreio, kio ne estas finpunkto, sed alia startpunkto; venontjare la "Sudkorea Jaro pri Turismo" aperos en Ĉinio, kies registaro instigas pli da ĉinaj civitanoj turismi en Sud-Koreio, kaj ankaŭ bonvenigas sudkoreajn civitanojn iri al Ĉinio por vojaĝo.