Rusa pasaĝeraviadilo kraŝis
  2015-11-01 17:40:32  Xiong Linping

La 31an de oktobro la egipta filio de la ekstremisma organizaĵo "Islama Ŝtato" (IŜ) deklaris, ke ĝi respondecas pri la kraŝo de la rusa pasaĝera aviadilo. La rusaj kaj egiptaj aŭtoritatoj respektive konstatis, ke tiam en la aviadilo troviĝis ducent dudek kvar homoj.

La egipta filio de la ekstremisma organizaĵo IŜ proklamis, ke ĝi sukcesis kraŝigi la rusan pasaĝeraviadilon. Kvankam la raporto disvastiĝas en sociaj retejoj, taman pli da detaloj pri tio ne estis malkaŝitaj.

Unu pasaĝeraviadilo A321 de la rusa Aerkompanio Kogalymavia fluganta de Sharm el-Sheikh, Egiptio, al Sankt-Peterburgo, Rusio, kraŝis matene en la 31a de oktobro. La egiptaj kaj rusaj aŭtoritatoj konstatis, ke la aviadilo portis ducent dudek kvar homojn, inkluzive de sep deĵorantoj, ducent plenkreskuloj kaj dek sep infanoj. La egipta ĉefministro Sherif Ismail tiutage diris, ke la nigra skatolo jam estis trovita.