Li Keqiang ĉeestis bonvenigan bankedon kaj faris prelegon
  2015-11-02 15:44:40  Ĝoja
Dimanĉe tagmeze ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis bonvenigan bankedon de la sudkorea ekonomia rondo kaj faris prelegon titolitan "senĉese fruktigi ĉina-sudkorean kunlaboron por popoloj".

Li diris, ke dum la vizito li, sudkorea prezidento Park Geun-hye kaj aliaj sudkoreaj gvidantoj atingis multajn konsentojn pri firmigo de politika interfido kaj profundigo de kunlaboro de ekonomio, komerco kaj kulturo, kaj subskribis serion da interkonsentoj de kunlaboro pri ekonomio, komerco, investo kaj industrio.

Li ankaŭ konigis la ĉinan ekonomian situacion.