Novaĵoj (Novembro 02)
  2015-11-02 15:52:35  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 5an komercan pintkunvenon de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio; Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio publikigis komunan deklaracion. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe posttagmeze ĉina ĉefministro Li Keqiang, sudkorea prezidento Park Geun-hye kaj japana ĉefministro Shinzo Abe kune ĉeestis la 5an komercan pintkunvenon de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.

En sia parolo Li Keqiang diris, ke persisto sur la vojo de paca disvolvo estas la bazo de glata disvolvo de kunlaboro inter la tri landoj. La tri landoj havos firman bazon de kunlaboro, nur kiam ili tiros lecionojn el la historio, alfrontos la estontecon, persiste marŝos sur la vojo de paca disvolvo kaj racie traktos historiajn demandojn per efektivaj agoj.

Li montris, ke mankas forto de reprosperigo de la monda ekonomio kaj malrapidiĝas la internacia komerca kresko. Ĉinio proponas, ke la tri landoj kune klopodu en la kvin kampoj: plivastigi komercon kaj merkatan malfermon; ekspluati potencialon de investo kaj kunlaboro; pligrandigi kunlaboron sur la kampo de verda disvolvo; disvolvi kunlaboron en la kampo de novigo; kaj altigi la nivelon de kultura kunlaboro.

Park Geun-hye diris, ke la tri landoj devas akceli la intertraktadon pri liberkomerca regiono.

Dimanĉe posttagmeze post la 6a konferenco de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, ĉina ĉefministro Li Keqiang, sudkorea prezidento Park Geun-hye kaj japana ĉefministro Shinzo Abe kune intervidiĝis kun raportistoj.

Li Keqiang diris, ke ili profunde interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro de la tri landoj kaj pri kune atentataj internaciaj kaj regionaj demandoj, reasertis gravan prizorgon al kunlaboro, unuanime konsentis bone trakti sentemajn demandojn, ĝuste rigardi historion kaj alfronti la estontecon. Sur tiu ĉi bazo la tri landoj sin dediĉos al integriĝo de regiona ekonomio, marŝos al la celo realigi orientazian ekonomian komunumon en 2020 kaj faros pli grandan kontribuon por akceli ĝeneralan progreson de Azio kaj pacon kaj disvolvon de la mondo.

Park Geun-hye diris, ke ili interŝanĝis opiniojn pri direkto de kunlaboro kaj disvolvo de la tri landoj, pri kunlaboraj kampoj kaj pri regionaj kaj internaciaj demandoj, kaj unuanime konsentis persisti en la spirito ĝuste rigardi historion kaj alfronti la estontecon, plivastigi ekonomian kunlaboron, profundigi kulturan interŝanĝon, fortigi plurflankan kunlaboron kaj kune trakti tutmondajn defiojn.

Shinzo Abe diris, ke la tri landoj estas gravaj landoj de la regiono, kaj la konferenco de la tri-landaj gvidantoj havas epokfaran signifon.

Post la konferenco estis publikigita "komuna deklaracio pri paco kaj kunlaboro en Nordorient-Azio".

En la komuna deklaracio la tri landoj esprimas opiniojn pri paco kaj kunlaboro en Nordorient-Azio, plivastigo de ekonomia kaj socia kunlaboro por komuna prospero kaj akcelo de daŭripova disvolvo.

Rilate al realigo de nordorient-azia paco kaj kunlaboro, la komuna deklaracio montras, ke por plivastigi kunlaborajn kampojn la 3 landoj decidis pli aktive akceli disvolvon de pli ol 50 mekanismoj de interregistara konsiliĝo, inkluzive de preskaŭ 20 ministraj mekanismoj, aktive efektivigi nombron da kunlaboraj programoj kaj establi novan mekanismon de interregistara konsiliĝo, inkluzive de ministra mekanismo.

Rilate al plivastigo de ekonomia kaj socia kunlaboro por komuna prospero, la komuna deklaracio diras, ke la tri landoj plue fortigos ekonomian kaj socian kontakton, pliigos komunajn profitojn. La komuna deklaracio reasertas fortigi kunlaboron por krei pli favoran medion de komerco kaj investo.

Rilate al pliigo de interfido kaj interkompreno de la tri popoloj, la komuna deklaracio opinias, ke interŝanĝo kaj kunlaboro inter la tri popoloj estas grava bazo por pliigi interkomprenon de la tri landoj. La tri landoj pliigos kaj disvolvos diversajn kulturajn interŝanĝojn por fortigi interfidon kaj interkomprenon de la popoloj.

Pri akcelo de paco kaj prospero de la regiono kaj la mondo, la komuna deklaracio montras firman oponon kontraŭ disvolvo de nukleaj armiloj en la korea duoninsulo kaj oponon kontraŭ iu ajn ago, kiu eble streĉos la duoninsulan situacion aŭ malobservos koncernan rezolucion de UN. La tri landoj decidis klopodi plu por frue rekomenci signifan sesflankan intertraktadon por esenca progreso de la sennukleigo de la duoninsulo.

C919, la ĉina unua memfarita granda pasaĝeraviadilo, iris el la linio de fina muntado en Ŝanhajo lunde.

La aviadilo dezajnita por 158 sidlokoj kaj norma flugdistanco de 4,075 kilometroj estis ekspluatita de la Komerca Aviadila Korporacio de Ĉinio.

La aviadilo C919 faros sian unuan flugon venontjare, kaj tiam ĝi komencos provflugojn por proksimume tri jaroj antaŭ la komerca uzo. La Komerca Aviadila Korporacio diris, ke ĝi gajnis 517 mendojn el 21 enlandaj kaj eksterlandaj klientoj por la aviadilo.

La greka marborda gvardistaro dimanĉe diris, ke unu rifuĝint-ŝipo renversiĝis tiutage ĉe la marbordo de la orienta greka insulo Samos, kaj estis mortigitaj almenaŭ 11 homoj, inkluzive de 6 infanoj.

La marborda gvardistaro diris, ke ses-metro-longa plasta boato el Turkio sinkis en la maro je nur 20 metroj for de la insulo Samos. 11 homoj mortis, kaj 15 aliaj estis savitaj.

Sinkis almenaŭ kvar rifuĝint-ŝipoj en la maro proksima al insuloj de la Egea Maro en sinsekvaj 2 tagoj en la fino de oktobro, kaj trovitaj estis 11 kadavroj, inkluzive de 8 infanoj.

La siria oficiala novaĵ-agentejo vendrede raportis, ke en la pasinta unu monato la aeratakoj de la rusa aerarmeo kaŭzis pezajn perdojn al la teroristaj grupoj Islama Ŝtato kaj Jabhat al-Nusra, kaj pro tio tiuj teroristoj efektivigas defensivan strategion anstataŭ aktivan agadon.

La raporto citis informojn de la siria armeo, ke en septembro la rusa aerarmeo komencis kunlabori kun la siria armeo, kaj en la pasinta unu monato la rusa aerarmeo faris 1 391 atakelirojn de aviadiloj kaj ruinigis 1 623 objektivojn de la Islama Ŝtato kaj Jabhat al-Nusra, inkluzive de komandcentro, trejn-centro, laborejo de municioj, tendaro kaj defensiva pozicio.

La Sekureca Konsilio de UN dimanĉe publikigis gazetaran deklaron, forte kondamnante atakon de la somalia ekstremisma grupo Al Shabaab kontraŭ hotelo en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio kondolencas la familiojn de la mortintoj kaj deziras fruan resaniĝon al la vunditoj. La membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio subtenos plu stabilan transiron de Somalio al paco, kaj ia ajn terorista atako ne povas malfortigi tiun ĉi decidon.

Finiĝis la novaĵoj!