Almenaŭ 11 rifuĝintoj mortis pro sinko de ŝipo
  2015-11-02 14:48:33  Yu Rongkang

La greka marborda gvardistaro dimanĉe diris, ke unu rifuĝint-ŝipo renversiĝis tiutage ĉe la marbordo de la orienta greka insulo Samos, kaj estis mortigitaj almenaŭ 11 homoj, inkluzive de 6 infanoj.

La marborda gvardistaro diris, ke ses-metro-longa plasta boato el Turkio sinkis en la maro je nur 20 metroj for de la insulo Samos. 11 homoj mortis, kaj 15 aliaj estis savitaj.

Sinkis almenaŭ kvar rifuĝint-ŝipoj en la maro proksima al insuloj de la Egea Maro en sinsekvaj 2 tagoj en la fino de oktobro, kaj trovitaj estis 11 kadavroj, inkluzive de 8 infanoj.

Laŭ statistiko, ĉi-jare jam pli ol 500 mil rifuĝintoj eniris Grekion, kaj ili plejparte iris al eŭropaj landoj tra Grekio. En la lastaj kelkaj semajnoj Grekio starigis pli da akceptejoj de rifuĝintoj pro la helpo de EU.