Novaĵoj (Novembro 03)
  2015-11-03 16:05:14  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de novembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina kaj franca ŝtatestroj publikigis komunan deklaracion pri klimata ŝanĝiĝo; rusa prezidento alvokas plenfortan klopodon pormalkovri la veron de aviadila kraŝo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia franca paralelulo François Hollande. Ili alte taksis la disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj konsentis klopodi plu por senĉese krei novan situacion de amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.

Xi montris, ke ofta kontakto inter gvidantoj estas bona tradicio de la interrilatoj. Danke al komuna prizorgado, la rilatoj fariĝas pli kaj pli viglaj, pragmata kunlaboro sur diversaj kampoj kaj kulturaj interŝanĝoj estas fruktodonaj. La rilatoj surpaŝis novan ŝtupon kaj fariĝis pli maturaj, pli stabilaj, pli profundaj, pli pragmataj kaj pli vivoplenaj. Xi esperis, ke la du landoj klopodos por riĉigi la intiman kaj kontinuan ampleksan strategian partnerecon en la nova epoko.

Xi ankaŭ elmetis tri proponojn por disvolvi la dulandajn rilatojn: ludi gvidan kaj garantian rolon de politika interfido; akceli pragmatan kunlaboron kaj kulturajn interŝanĝojn; kaj kune akceli konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj.

Hollande diris, ke lia vizito al Ĉinio celas plifortigi la ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio.

Post la interparolo, ili kune publikigis Komunan Deklaracion de Ĉina kaj Franca Ŝtatestroj pri Klimata Ŝanĝiĝo, kaj kune ĉeestis subskribon de dokumentoj de kunlaboro inter la dulandaj registaroj kaj inter entreprenoj en la terenoj de ekonomio, komerco, financo, energio, mediprotekto kaj kulturo.

Rusa prezidento Vladimir Putin lunde diris, ke Rusio plenforte klopodos objektive malkovri la veron de kraŝo de la rusa pasaĝeraviadilo en Sinajo por ke Rusio faru konvenan reagon.

Tiutage Putin aŭskultis raporton de rusa ministro pri transporto Maksim Sokolov, reveninta el la okazejo de la kraŝo.Putin diris, ke la kraŝo estas "granda tragedio". Li substrekis, ke la serĉado devas daŭri ĝis la fina momento. Li ankaŭ postulis, ke la serĉantoj sin gardu kontraŭ perioda terorista aktiveco en la regiono.

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris, ke ĉar ĵus komenciĝis la enketo pri la kraŝo, oni ankoraŭ ne povas elimini iun ajn eblecon, tamen ne devas esti senbaza suspekto.

James Clapper, direktoro de la Nacia Informservo de Usono, lunde diris, ke ankoraŭ neniu atesto indikas, ke la rusa pasaĝeraviadilo, kiu kraŝis en Egiptio, estis paffaligita de la grupo Islama Ŝtato. Li opiniis, ke la Islama Ŝtato ne kapablas fari tion.

Sabate, la 31an de oktobro la pasaĝeraviadilo de la flugo 9268de la rusa aerkompanio Kogalymavia kraŝis en Sinajo de Egiptio dum la vojaĝo de Sharm el-Sheikh al Sankt-Peterburgo de Rusio. La saman tagon la egipta branĉo de la Islama Ŝtato publikigis deklaron, anoncante la respondecon por la kraŝo. Sed tion neiis Rusio kaj Egiptio.

Clapper diris lunde en defenda forumo, ke kvankam la Islama Ŝtato jam deklaris respondecon, tamen neniu rekta atesto povas konfirmi la deklaron.

Ankaŭ Nicholas Rasmussen, direktoro de la Nacia Kontraŭterorisma Centro de Usono, konsentis pri la juĝo de Clapper.Li diris lunde, ke laŭ nunaj informoj la kraŝo ne rilatas al terorista atako.

Elizabeth Trudeau, direktoro de la Informa Oficejo de la usona Ŝtata Departemento, diris lunde en regula gazetara konferenco, ke Usono bonvenigas la kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kaj subtenas la klopodojn de la tri landoj por plibonigo de rilatoj.

Trudeau diris, ke Usono opinias, ke fortaj kaj konstruemaj rilatoj inter la tri landoj utilas al paco kaj prospero de la regiono kaj konformas al la interesoj de Usono kaj eĉ de la tuta regiono.

Usona ŝtatsekretario John Kerry, kiu vizitis Centr-Azion, lunde estis intervjuita de la televido Hodiaŭa Mondo de la Federacio de Sendependaj Ŝtatoj. Li diris, ke la okcidentaj landoj nuligos la sankciojn kontraŭ Rusio, post kiam la nova Minska interkonsento estos efektivigita.

Kerry diris, ke la nova Minska Interkonsento postulas, ke la ribeluloj en orienta Ukrainio kaj la ukraina registaro alprenu iujn agojn, ĉar tio estas tre grava por observo de la interkonsento. Li diris, ke la ukraina krizo estas demando, pri kiu ne povas esti kompromiso.Li aldonis, ke post kiam la nova Minska Interkonsento estos efektivigita, la okcidentaj landoj nuligos la sankciojn kontraŭ Rusio, kaj renormaliĝos rilatoj inter la Okcidento kaj Rusio.

Februare de la kuranta jaro en Minsko gvidantoj de Rusio, Ukrainio, Germanio kaj Francio atingis la interkonsenton pri sintezaj rimedoj por longperioda solvado de la ukraina krizo kaj pri batalhalto en orienta Ukiranio.

Ŝtatfunkciuloj el Alĝerio, Egiptio kaj Italio kunvenis lunde en Alĝero.Ili urĝis Libion frue fondi registaron de nacia unuiĝo.

La alĝeria novaĵ-agentejo raportis, ke alĝeria ministro pri aferoj de Magrebo kaj Afriko Abdelkader Messahel alvokis en la kunveno, ke ĉiuj partioj de la armita konflikto en Libio atingu pacan interkonsenton por la interesoj de la popolo. Li diris, ke la libia krizo estas maltrankviliga.Li substrekis certigi la sekurecon kaj suverenecon de Libio kaj solvi la krizon per politika vojo.Li aldonis, ke Alĝerio subtenas la klopodojn de UN por fondo de libia registaro de nacia unuiĝo.

Egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry opiniis, ke koncerna rezolucio de UN helpas al Libio trakti nunajn minacojn, tamen solvado de la demando dependas de klopodoj de ĉiuj partioj de la lando.

Itala ministro pri eksterlandaj aferoj Paolo Gentiloni diris, ke la kunveno de trilandaj oficialuloj celis subteni ĉiujn klopodojn de UN por restarigo de sekureco kaj stabileco de Libio.

Lunde en Bejruto vizitanta komisionano de EU pri humanitara agado kaj traktado de krizo Christos Stylianides anoncis, ke EU refoje liveros humanitaran helpon de 43 milionoj da eŭroj al Libano por ĝia reago al la serioziĝanta krizo de siriaj rifuĝintoj.

Stylianides tiutage interparolis kun libana ĉefministro kaj aliaj gvidantoj kaj interŝanĝis kun ili opiniojn pri la granda ŝarĝo de Libano pro siriaj rifuĝintoj kaj pri aldono de monhelpo al Libano.

Finiĝis la novaĵoj!