Novaĵoj (Novembro 04)
  2015-11-04 16:20:52  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4-a denovembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio komencos efektivigi du-infanan politikon; prezidanto Xi renkontiĝos kun tajvana gvidanto en Singapuro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proponoj por la 13a kvin-jara plano, publikigitaj marde, alvokas amplekse efektivigi du-infanan politikon. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, montris, ke la politiko celas plue liberigi naskan potencialon, mildigi la premon de loĝantara maljuniĝo, pliigi liveradon de laborfortoj kaj akceli ekvilibran disvolvadon de la loĝantaro.

Xi diris, ke maljuniĝo kaj manko de infanoj karakterizas la strukturon de la ĉina loĝantaro kaj la volo de nasko klare malfortiĝas.

Xi diris ankaŭ, ke la du-infana politiko estas la grava rimedo por akceli ekvilibran disvolvadon de la loĝantaro laŭ la strategio pri la longperioda disvolvado de la ĉina nacio. Post serioza kalkulo, konernaj departementoj opiniis, ke estas efektivigebla la politiko.

Zhang Zhijun, estro de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, merkrede anoncis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝos kun Ma Ying-jeou, la gvidanto de Tajvano, sabate en Singapuro. Ili interŝanĝos opiniojn pri paca disvolvado de la rilatoj inter la du bordoj de la tajvana markolo.

Koncernaj departementoj de la du flankoj decidis post konsiliĝo, ke la kunveno estos okazigita en la nomo de gvidantoj de la ĉeftero kaj Tajvano. Zhang aldonis, ke tio estas pragmata aranĝo laŭ la principo de unu Ĉinio, kiam ankoraŭ estas politikaj diferencoj inter la du bordoj de la markolo.

Josh Earnest, proparolanto de la Blanka Domo, diris marde en regula gazetara konferenco, ke stabilaj kaj pacaj rilatoj inter la du bordoj de la tajvana markolo konformas al la fundamentaj interesoj de Usono. Li reasertis, ke Usono bonvenigas rimedojn alprenitajn de la du bordoj de la tajvana markolo por plibonigi interrilatojn kaj sekvos plu la politikon de unu Ĉinio.

Marde en Kabulo afgana prezidento Ashraf Ghani renkontiĝis kunĉina vicprezidanto Li Yuanchao.

Li transdonis al Ghani mesaĝon de prezidanto Xi Jinping. La ĉina prezidanto esprimis koran saluton kaj bondeziron al sia afgana paralelulo kaj sincere kondolencas la registaron kaj popolon de Afganio pro la tertremo. La ĉina registaro decidis liveri milionon da usonaj dolaroj da monhelpo al Afganio. Ĉinio subtenas la klopodojn de la afgana registaro por paco, stabileco kaj disvolvado de Afganio kaj volas plifortigi pragmatan kunlaboron inter la du landoj kaj antaŭenpuŝi disvolvadon de partnereco de strategia kunlaboro inter la du landoj.

Li diris, ke Ĉinio rigardas Afganion kiel gravan direkton de la najbara diplomatio. La ĉina flanko volas labori kun Afganio por efektivigi gravajn konsentojn de la du ŝtatestroj, subteni altinivelan kunvenon kaj diversnivelajn kontaktojn kaj efektivigi programojn de duflanka disvolva kunlaboro.

Ghani dankis prezidanton Xi por lia mesaĝo, laŭdis la ĉinan registaron pro ĝiaj fortaj helpoj al Afganio en la batalo kontraŭ tertremo kaj pozitive taksis la subtenon de Ĉinio al la paca procezo de Afganio.Afganio volas lerni sukcesajn spertojn de la reformado kaj malfermo de Ĉinio kaj kapti la gravan oportunon de la konstruado de "unu zono kaj unu vojo".

Lunde en Sankt-Peterburgo malfermiĝis la 6a Sesio de Konferenco de Ŝtataj Partioj de Kontraŭkorupta Konvencio de UN. Ĝin ĉeestas delegitoj el pli ol 160 landoj kaj pli ol 10 internaciaj organizoj. Liu Jianchao, estro de la ĉina delegacio kaj vicdirektoro de la Nacia Buroo de Korupt-Prevento, eksplikis ĉinan starpunkton en ĝenerala debato.

Liu montris, ke la Komunista Partio de Ĉinio rigardas la batalon kontraŭ korupto kiel plej gravan laboron por realigo de socia justeco, protekto de leĝa digno kaj jurŝtata konstruado.

Li substrekis, ke la kontraŭkorupta laboro estas grava kaj malfacila punkto en la monda regado, kaj internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ korupto estas urĝe postulata.

Andrey Kartapolov, estro de la Ĉefa Operac-Direkcio de la Stabejo de la Rusa Federacio, marde diris al amaskomunikiloj, ke gvidantoj de iuj opozicioj kaj komandantoj de armitaj grupoj en Sirio ekkunlaboris kun la rusa armeo. Ili jam atingis interkonsenton por kune bati teroristojn de la Islama Ŝtato, fondis kunordigan teamon kaj interŝanĝis informojn pri teroristoj.

Maria Zakharova, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde diris intervjuate, ke ĝis nun ne ŝanĝiĝis la rusa starpunkto pri solvado de la siria problemo kaj la perspektivo de siria prezidento Bashar al-Assad. Rusio opinias, ke Sirio estas suverena ŝtato, kaj la sorto de ĝia prezidento devas esti decidita de ĝia popolo. Sed la tre grava principo por Rusio estas, ke oni devas konservi la integrecon de Sirio, kio estis enskribita en rezolucion de la Sekureca Konsilio de UN kaj en la dokumenton publikigitan en la plivastigita ministra konferenco pri Sirio, kiu okazis la 30an de oktobro en Vieno.

La Defenda Departemento de Usono marde diris, ke tiutage en la sama aerspaco de Sirio aperis usona kaj rusa batalaviadiloj por kontroli interkonsenton pri aersekureco, lasttempe atingitan de la du landoj.

Okaze de la 20a datreveno de la murdo de israela ĉefministro Yitzhak Rabin, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon marde urĝis ĉiujn partiojn firme oponi perforton kaj instigon kaj serĉi solvon per dialogo.

Ban diris, ke Rabin estis murdita de oponanto de la paca procezo, kaj post tio terorismo, konstruado de novaj setlejoj kaj stagno de efektivigo de paca interkonsento fojfoje frakasis la esperon de homoj. Li diris, ke hodiaŭ la voĉoj, kiuj subtenas pacon kaj oponas perforton estas inunditaj de provoka retoriko kaj ekstremistaj agoj.

La 4an de novembro de 1995 tiama israela ĉefministro Rabin estis pafmortigita de juda radikalulo post paca mitingo.

Ali Akbar Salehi, prezidanto de la Irana Atom-Energia Organizo, marde diris, ke Irano komencis preparon por plenumo de la fina interkonsento pri la nuklea problemo.

Laŭ raporto de la irana novaĵ-televido, tion esprimis Salehi tiutage intervjuate de japanaj raportistoj.

Finiĝis la novaĵoj!