Xi Jinping iris el Pekino por ŝtata vizito al Vjetnamio kaj Singapuro
  2015-11-05 16:27:32  Ĝoja

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de Ĉinio, ĵaŭde iris el Pekino por ŝtata vizito al du sudorientaziaj landoj. Xi faros ŝtatan viziton al Vjetnamio, invitite de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong kaj vjetnama prezidanto Truong Tan Sang. Poste li faros ŝtatan viziton al Singapuro, invitite de singapura prezidento Tony Tan Keng Yam.