Novaĵoj (Novembro 05)
  2015-11-05 16:15:59  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5-a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping atingis Hanojon por ŝtata vizito al Vjetnamio; usonaj informoj indikas eblecon de bombo en rusa pasaĝeraviadilo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde tagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Hanojon por ŝtata vizito al Vjetnamio.

Je la 11a horo kaj 50 minutoj la aviadilo de Xi atingis la internacian flughavenon de Hanojo. Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis salutitaj de vjetnamaj gvidantoj, kiam ili paŝis el la kajuto.

Xi esprimis sinceran saluton kaj bondezirojn al la membroj de la Komunista Partio de Vjetnamio kaj ĉiuj vjetnamaj fratoj.Li diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas amikaj najbaroj interligitaj per montoj kaj riveroj.La du landoj havas saman politikan sistemon, sekvas similan disvolvan vojon kaj estas interligitaj de perspektivo kaj sorto. Li akcentis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al tradicia amikeco kun Vjetnamio, ĉiam rigardas la duflankajn rilatojn laŭ strategia kaj longperioda konsidero. Li aldonis, ke li atendas interŝanĝi opiniojn kun ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong, prezidantoTruong Tan Sang kaj personoj el diversaj rondoj de Vjetnamio por firmigi amikecon, plani estontecan disvolvadon kaj altigi ampleksan partnerecon de strategia kunlaboro inter la du landoj al nova nivelo.

La usona amaskomunikilo CNN merkrede raportis, ke informoj akiritaj de Usono montris, ke la rusa pasaĝeraviadilo kraŝis en Sinajo eble pro bombo enmetita de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

CNN citis parolon de bone informita anonima usona oficialulo, ke personoj de la usona informservo estas preskaŭ certaj, ke la Islama Ŝtato aŭ ĝia filio metis eksplodaĵon en bagaĝon aŭ iun lokon en la aviadilo, kaj tiu rezulto venis post analizo de informoj akiritaj antaŭ kaj post la aviadila kraŝo, kvankam la usona informservo ankoraŭ ne faris oficialan konkludon.

Brita ministro pri eksterlandaj aferoj Philip Hammond merkrede diris, ke la rusa aviadilo kraŝis plej eble pro eksplodaĵo. Tamen li ne menciis, ke iu grupo faris tion.

Sergei Lavrov, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj, merkrede diris en Moskvo, ke antaŭ la venonta multflanka interparolo pri la siria demando, diversaj flankoj devas konfirmi, kiuj organizoj estas terorismaj, kaj kiuj apartenas al mildaj opozicioj.

Tiutage en Moskvo Lavrov interparolis kun Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN por Sirio. Poste al amaskomunikiloj Lavrov diris, ke diversaj flankoj devas kune ellabori liston de terorismaj grupoj kaj mildaj opozicioj en Sirio.

Staffan de Mistura diris al amaskomunikiloj, ke devas okazi elektado en Sirio kaj la sorto de prezidento Bashar al-Assad devas esti decidita de la siria popolo kadre de la politika procezo.

Cetere, Sergey Naryshkin, vizitanta prezidanto de la rusa Dumao, diris tiutage post sia interparolo kun Mohamed Larbi Ould Khalifa, prezidanto de alĝeria parlamento, ke ili unuanime opinias, ke ŝtata suvereneco kaj internacia leĝo devas esti respektataj.

Merkrede en diversaj lokoj de Irano popolamasoj manifestaciis, memorfestante la 36an datrevenon de transpreno de la usona ambasadorejo fare de iranaj studentoj en Tehrano.

La manifestaciantoj bruligis usonajn naciajn flagojn kaj sloganis kontraŭ Usono.

La 4an de novembro en 1979 iranaj radikalaj studentoj entrudiĝis en la usonan ambasadorejon kaj retenis usonajn diplomatojn 444 tagojn, kio plimalbonigis la dulandajn rilatojn. La 7an de aprilo de 1980, la diplomatiaj rilatoj de Usono kaj Irano estis rompitaj. Poste, Usono komencis izoli kaj deteni Iranon kaj rigardi ĝin kiel sian malamikon.

La 14an de julio de la kuranta jaro Irano kaj la sesopo atingis historian interkonsenton pri la irana nuklea demando. Irano konsentis prokrasti sian nuklean planon por ke la Okcidento nuligu sankciojn kontraŭ ĝi. De tiam la publiko ĝenerale atendas mildigon de la longtempa malamikeco inter Irano kaj la Okcidento. Sed en la 7a de oktobro, Ayatollah Ali Khamenei, la plej alta gvidanto de Irano, ordonis malpermesi intertraktadon kun Usono pri duflankaj kaj multflankaj aferoj.

Maldiva ĉefprokuroro Mohamed Anil merkrede konfirmis, ke pro la minaco alfrontata de la ŝtato kaj publika sekureco, maldiva prezidento Abdulla Yameen deklaris tiutage, ke ekde la 12a horo tagmeze de tiu tago la tuta lando de Maldivoj estu en krizokaza stato por 30 tagoj.

Anil diris, ke laŭ propono de la Nacia Sekureca Konsilio, prezidento Yameen faris la decidon pro tio, ke ĉisemajne estis trovitaj grupo da municioj sur insulo kaj poste eksplodaĵo apud la rezidejo de prezidento en la ĉefurbo, kaj ankaŭ pro la timo pri eventuala tumulto, estigota de kontraŭregistara manifestacio.

La maldiva armeo tiutage konfirmis, ke la eksplodaĵo trovita apud la rezidejo de prezidento estas supozita alia provo de murdo kontraŭ Yameen, kaj atestoj indikas, ke estas armiloj donitaj al suspektataj homoj.

Maldiva ministro pri eksterlandaj aferoj Dunya Maumoon diris merkrede, ke malgraŭ la krizokaza stato de la tuta lando, nun flughaveno, trafika nodo kaj feriejoj estas en absolute sekura stato.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon merkrede faris deklaron, alvokante, ke la du partioj de la konflikto en Okcidenta Saharo komencu veran intertraktadon por frue fini la suferon de la regiona popolo.

Ban diris, ke la situacio en Nordokcident-Afriko estas pli kaj pli maltrankviliga, kaj la regiona popolo povos kune reagi al defioj nur post fino de la konflikto en Okcidenta Saharo.

Ban diris, ke danke al la mediacio de UN, Maroko kaj la Popola Liberiga Fronto de Okcidenta Saharo rekomencis la procezon de la intertraktado en 2007, tamen la du partioj neniam okazigis esencan intertraktadon.

Ban alvokis, ke la du flankoj faru sinceran intertraktadon kaj starigu neniun ankaŭkondiĉon. Li ankaŭ esperis, ke ĉiuj koncernataj partioj kaj la internacia komunumo plifortigu rilatan kunlaboron kaj akcelu esencan intertraktadon.

Janet Yellen, prezidanto de Komisiono de la Federacia Rezerva Sistemo de Usono, merkrede diris, ke pro bona montriĝo de la usona ekonomio, la komisiono eble komencos plialtigi la interezprocenton en la decembra regula kunveno pri monpolitiko, sed ankoraŭ ne estis farita oficiala decido.

Lastsemajne en regula kunveno pri monpolitiko la komisiono aludis, ke ĝi eble komencos plialtigi la interezprocenton en la venonta regula kunveno.

Finiĝis la novaĵoj!