Xi Jinping intervidiĝis kun vjetnama ĉefministro
  2015-11-06 15:45:50  Ĝoja
Ĵaŭde en Hanojo ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun vjetnama ĉefministro Nguyen Tan Dung.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Vjenamio estas gravaj najbaroj kaj kunlaboraj partneroj, kaj ambaŭ estas la socialismaj landoj gvidataj de la Komunista Partio. La du landoj estas la komunumo de komuna sorto kun strategia signifo.

Xi substrekis, ke la du flankoj devas trakti la interrilatojn laŭ strategia kaj longperioda konsidero, kune konstrui la komunumon de komuna sorto, feliĉigi la du popolojn kaj fari kontribuon al stabileco kaj disvolvado de la regiono kaj eĉ de la mondo.

Dung diris, ke la ŝtata vizito de Xi havas pozitivan akcelon sur disvolvadon de la dulanda ampleksa strategia kunlabora parnereco. Vjetnamio konsentas la proponon de de Ĉinio pri "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj volas liveri oportunajn kondiĉojn al ĉinaj entreprenoj por ilia investo en Vjetnamio.