Greka ĉefministro urĝis EU kunlabori kun Turkio
  2015-11-06 15:46:21  Ĝoja

Ĵaŭde greka ĉefministro Alexis Tsipras diris, ke EU devas tuj fortigi kunlaboron kun Turkio por haltigi la "krimon", kiu mortigas rifuĝintojn en Egea Maro.

Tion Tsipras esprimis, kiam li inspektis akcepton de rifuĝintoj en la greka insulo Lesvos kune kun Martin Schulz, prezidanto de la eŭropa parlamento.

Schulz diris, ke li subtenas la postulon de Grekio, ke EU liveru pli da helpoj por solvi la krizon el rifuĝintoj.