Novaĵoj (Novembro 06)
  2015-11-06 15:52:55  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke intertraktis gvidantoj de regantaj partioj de Ĉinio kaj Vjetnamio; sigapuraj ĵurnaloj publikigis artikolon de ĉina prezidanto Xi Jinping. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Hanojo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan ĉeestis bonvenigan bankedon, kunaranĝitan de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong kaj vjetnama prezidanto Truong Tan Sang.

En la bankedo Trong kaj Xi faris parolojn, substrekante, ke senĉesa disvolvado de la dulandaj rilatoj alportas efektivan profiton al la du popoloj.Ili promesis kune akceli longtempan, sanan kaj stabilan disvolvadon de la ĉina-vjetnama ampleksa strategia kunlabora partnereco.

Tiutage en Hanojo, Xi Jinping, ankaŭĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, interparolis kun Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio. Ili konsentis akceli kontinuan, sanan kaj stabilan disvolvadon de la ĉina-vjetnama ampleksa partnereco de strategia kunlaboro laŭ la orientilo de longtempa stabileco, bonnajbara amikeco kaj ampleksa kunlaboro por la estonteco kaj laŭ la spirito de bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj partneroj.

Xi substrekis, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas en la komunumo de komuna sorto kun strategia signifo.

Xi esprimis sinceran gratulon pro la 85a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Vjetnamio kaj pro la 70a Nacia Tago de Vjetnamio.Xi emfazis, ke Ĉinio subtenas Vjetnamion persisti en la gvidado de la Komunista Partio, sekvi la socialisman vojon kaj profundigi reformadon.

Xi elmetis 7 proponojn por disvolvi la rilatojn inter la du regantaj partioj kaj inter la du landoj: unue, fortigi politikan gvidadon, konservi tradicion de la kontaktado inter la dulandaj altranguloj, intensigi interkomunikon kaj interfidon de altranguloj de la du regantaj partioj kaj fortigi politikan gvidadon kaj pintnivelan planadon de la dulandaj rilatoj; due, profundigi interpartiajn interŝanĝojn; trie, integri disvolvajn strategiojn; kvare, fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj en la du armeoj, packonservo de UN, sekurigo, narkotaĵa malpermeso, kontrolo de en-kaj-el-iro, batalo kontraŭ telekomunika fripono kaj interreta sekureco; kvine, akceli amikecon kaj fortigi kulturajn interŝanĝojn; sese, antaŭenigi maran kunlaboron kaj efektivigi atingitajn interkonsentojn; kaj sepe, fortigi internacian kunordigon.

Trong diris, ke la ŝtata vizito de prezidanto Xi havas gravan signifon okaze de la 65a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Vjetnamio kaj Ĉinio. La vjetnamaj partio kaj registaro sincere gratulas la regantan partion kaj registaron de Ĉinio pro la atingoj en disvolvado. Nun la du landoj havas pezan taskon de reformado kaj disvolvado.Fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj ankaŭ utilas al paco kaj disvolvo de la regiono.

La saman tagon en Hanojo prezidanto Xi intervidiĝis kun vjetnama ĉefministro Nguyen Tan Dung.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Vjenamio estas gravaj najbaroj kaj kunlaboraj partneroj, kaj ambaŭ estas socialismaj landoj gvidataj de la Komunista Partio. La du landoj estas la komunumo de komuna sorto kun strategia signifo.

Xi substrekis, ke la du flankoj devas trakti la interrilatojn laŭ strategia kaj longperioda konsidero, kune konstrui la komunumon de komuna sorto, feliĉigi la du popolojn kaj fari kontribuon al stabileco kaj disvolvado de la regiono kaj eĉ de la mondo.

Dung diris, ke la ŝtata vizito de Xi havas pozitivan akcelon sur disvolvadon de la dulanda ampleksa strategia kunlabora parnereco.Vjetnamio konsentas la proponon de Ĉinio pri "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj volas liveri oportunajn kondiĉojn al ĉinaj entreprenoj por ilia investo en Vjetnamio.

Vendrede, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Singapuro, la lokaj ĵurnaloj Markola Epoko kaj Lianhe Zaobao aperigis lian artikolon "trabati novan vojon por la estonteco, malfermi novan paĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro".

Xi diris en sia artikolo, ke en la pasintaj 50 jaroj la registaro kaj popolo de Singapuro trabatis unikan vojon por sia disvolvado, realigis ekonomian prosperon, socian stabilecon kaj harmonian rilaton inter etnaj grupoj per sia entreprenemo kaj laŭ siaj kondiĉoj kaj ludis apartan kaj gravan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj. Li diris, ke la sukceso de Singapuro ne nur profitigas la singapuran popolon, sed ankaŭ inspiras aliajn aziajn landojn, kaj li kredas, ke sub la gvidado de la nuna registaro Singapuro atingos pli grandan sukceson en sia disvolvado.

Xi diris, ke en la pasintaj 25 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro, la du landoj helpis kaj subtenis reciproke kaj lernis unu de la alia, kaj tio antaŭenpuŝis disvolvadon de la du landoj. Ĉinio jam fariĝis la plej granda komerca partnero de Singapuro.

Ĵaŭde greka ĉefministro Alexis Tsipras diris, ke EU devas tuj fortigi kunlaboron kun Turkio por haltigi la "krimon", kiu mortigas rifuĝintojn en Egea Maro.

Tion Tsipras esprimis, kiam li inspektis akcepton de rifuĝintoj en la greka insulo Lesvos kune kun Martin Schulz, prezidanto de la eŭropa parlamento. Schulz diris, ke li subtenas la postulon de Grekio, ke EU liveru pli da helpoj por solvi la krizon el rifuĝintoj.

Ĵaŭde en Kuala-Lumpuro okazis la 14a Kunveno de Trafikaj Ministroj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.Ĉina ministro pri transporto Yang Chuantang kaj malajzia ministro pri transporto Liow Tiong Lai kunprezidis la kunvenon.

Yang diris en la malferma ceremonio, ke danke al la komuna klopodo de la du flankoj, la konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento estas integrata kun la plano pri konstruado de komunumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj kun disvolvaj strategioj de la sudorient-aziaj landoj, kio alportos pli da komunaj interesoj kaj kreos pli da punktoj de ekonomia kresko por ambaŭ flankoj.

Nove elektita tanzania prezidento John Magufuli enoficiĝis ĵaŭde en la urbo Daresalamo.

Magufuli diris en ceremonio de la enoficiĝo, ke la nova registaro sin dediĉos al la disvolvado de Tanzanio kaj penos por la feliĉo de la popolo.Li vokis al ĉiuj politikaj partioj forĵeti malsamajn politikajn opiniojn, forgesi la pasintecon kaj kune antaŭenmarŝi mano en mano.

Finiĝis la novaĵoj!