Xi Jinping komencis ŝtataferan viziton al Singapuro
  2015-11-06 20:10:28  Xiong Linping

La 6an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping atingis Singapuron kaj komencis ŝtataferan viziton al Singapuro.

Je la 17a horo kaj 30 minutoj la speciala aviadilo de Xi Jinping atingis la internacian flughavenon Zhangyi. Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan estas en la flughaveno varme akceptataj de singapuraj altaj oficistoj.

Xi Jinping esprimas sinceran saluton kaj bonan deziron al la singapuraj registaro kaj popolo. Xi diras, ke li atendas interparoli kun prezidento Tan Keng Yam kaj ĉefministro Lee Hsien Loong, kune kun ili diskuti pri la duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj problemoj komune zorgataj, kaj fari planon por estonteca disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro.