Prezidanto Xi faris kvarpunktan proponon pri rilatoj kun najbaroj
  2015-11-07 14:12:43  Yu Rongkang

Vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis sabate en la Nacia Universitato de Singapuro, farante kvarpunktan proponon pri disvolvado de rilatoj de Ĉinio kaj najbaroj en la nova situacio.

Li diris, ke ĉiuj landoj devas komune konservi pacon kaj trankvilon, profunde integri disvolvajn strategiojn, komenci sekurecan kunlaboron kaj senĉese firmigi amikecon. Li aldonis, ke ĉiuj aziaj popoloj devas tiri nutrajn elementojn el la longa historio kaj civilizacio, kondensi kolektivan identecon de la aziaj valoroj, etendi interhomajn interŝanĝojn, firmigi socian bazon de bonnajbareco kaj amikeco kaj daŭrigi kunlaboron.