Enoficiĝis belorusa prezidento Alexandr Lukashenko
  2015-11-07 14:49:59  Yu Rongkang

Belorusio vendrede okazigis ceremonion de enoficiĝo de prezidento. Reelektita prezidento Alexandr Lukashenko servos kvin jarojn sur tiu ĉi ofico.

Lukashenko diris en la ceremonio, ke disvolvi la ekonomion estos lia plej grava tasko en la venontaj kvin jaroj. Li tamen emfazis la gravecon de ŝtata stabileco, opiniante, ke stabileco estas la fundamento de ekonomiaj reformoj, kaj li ne efektivigos radikalajn sociajn kaj politikajn reformojn. Parolante pri rilatoj kun fremdaj landoj, li akcentis, ke oni ne devas kontraŭmeti la Orienton kontraŭ la Okcidento.