Francio: Renkontiĝo de Xi kaj Ma akcelas pacon, dialogon kaj kunlaboron
  2015-11-08 15:56:59  Yu Rongkang

Sabate en Singapuro renkontiĝis Xi Jinping kaj Ma Ying-jeou, gvidantoj de la du bordoj de la Tajvana Markolo. Tiutage la franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj faris deklaron, dirante, ke la historia renkontiĝo akcelos pacon, dialogon kaj kunlaboron.

Proparolanto de la ministerio diris en deklaro, ke Francio bonvenigas la historian renkontiĝon de Xi kaj Ma.