Duolingo: amuzilo por lingvemuloj – justa retejo por lingva lernado
  2015-11-12 15:27:07  Ĝoja

Prelego de Karina Oliveira (San- Paulo), dum la 9-a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo okazinta en la tagoj 10-11-12a de oktobro 2015, en la fervoja muzeurbo Paranapiakabo.

Duolingvo estas senpaga retejo por lernado de lingvoj. La retejo estis oficiale lanĉita la 19an de junio en la jaro 2012. La ĉefa kreanto estas Luis von Ahn, kiu kreis inter alie ankaŭ reCAPTHA.

Ekde nomvembro de 2014 estis kreata Esperanto-versio por anglaj parolantoj, kies beta versio estis publikigita la 28an de majo en 2015, kaj la 21an de aŭgusto en 2015 registriĝis ĉe la Esperanto-kurso la 100 000-a kursanoj

Nuntempe la paĝo estas en angla, germana, itala, hispana, portugala, franca kaj rusa lingvoj. Oni povas lerni hispanan, francan, italan, germanan, portugalan, nederlandan, irlandan, svedan, danan, turkan, norvegan, ukrainan, anglan lingvojn kaj Esperanton.