Novaĵoj (Novembro 09)
  2015-11-09 17:21:00  Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 9a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: hongkonganoj aplaŭdas renkontiĝon de gvidantoj de la du bordoj de la Tajvana Markolo; malfermiĝis ministra kunveno prepara por la Pariza Klimata Konferenco. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Ma Ying-jeou, la gvidanto de Tajvano, sabate posttagmeze en Singapuro. Ili interŝanĝis opiniojn pri paca disvolvado de rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo. Diversaj rondoj de Hongkongo alte laŭdis ilian renkontiĝon, opiniante, ke la renkontiĝo de gvidantoj de la du bordoj de la Tajvana Markolo starigis novan mejloŝtonon por la disvolvado de rilatoj inter la du bordoj kaj forte akcelos disvolvadon de la rilatoj.

Lin Shuzhe, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, opiniis, ke rilatoj inter la du bordoj atingis senprecedencan alton pro ilia renkontiĝo, kaj tiu trarompo aŭguras brilan perspektivon de la komuna disvolvado de la du bordoj.

Lu Wenduan, vicdirektoro de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj sub la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris, ke la renkontiĝo estas grava mejloŝtono de la disvolvado de rilatoj inter la du bordoj. Ĝi firmigas atingojn de rilatoj inter la du bordoj, helpas protekton de paco kaj stabileco de la markolo kaj ankaŭ ludas pozitivan rolon por paca disvolvado de la regiono.

Lunde proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 10an pintkunvenon de la Grupo 20 en Antalya de la 14a ĝis la 16a de novembro laŭ invito de turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan.

Xi ĉeestos la 23an neoficialan kunvenon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Manila de la 17a ĝis la 19a ĉimonate laŭ invito de filipina prezidento Benigno Aquino III.

La 21a Klimata Konferenco de UN malfermiĝos en Parizo en la fino de novembro. Dimanĉe en Parizo inaŭguriĝis la tri-taga neoficiala ministra prepara kunveno, kiu celas finiŝi por ke la konferenco atingu novan tutmondan interkonsenton. Reprezentantoj el 70 landoj, inkluzive de pli ol 60 ministroj, ĉeestas la kunvenon.

Dum la kunveno la ĉeestantoj interŝanĝas opiniojn pri ambiciaj celoj, egaleco kaj konkretaj agoj farendaj antaŭ 2020 en la pariza interkonsento kaj pri la kvar kernaj temoj, inkluzive de financado post 2020.

Dimanĉe la Monda Banko publikigis raporton, avertante, ke cent milionoj da homoj falos en ekstreman malriĉecon antaŭ 2030 pro klimata ŝanĝiĝo, se oni ne tuj prenos disvolvan manieron respondan al klimata ŝanĝiĝo.

La raporto diris, ke malriĉuloj frontas al granda risko pro klimata ŝanĝiĝo. Naturaj katastrofoj pro klimata ŝanĝiĝo kaŭzos neinversigeblajn perdojn kaj revenigos homojn al malriĉeco, precipe en Afriko kaj Sud-Azio.

La raporto opiniis, ke Afriko estas plej grave influita de klimata ŝanĝiĝo. Pro klimata ŝanĝiĝo afrikaj nutraĵoj eble prezaltiĝos je 12% en 2030, kaj tiu cifero atingos eĉ 70% en 2080. La raporto diris, ke 60% da la totalaj elspezoj de plej malriĉa afrika familio estos uzataj por nutraĵoj. Tial la prezaltiĝo de nutraĵoj estos peza bato.

Post tri semajnoj okazos la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo en Parizo. La raporto alvokis preni rimedojn por altigi la kapablon de malriĉuloj en reago al klimata ŝanĝiĝo, ekzemple fortigo de socia reto de sekureco, plialtigo de la nivelo de loĝantara medicina asekuro, plibonigo de rimedoj kontraŭ inundo kaj starigo de antaŭaverta sistemo.

Rusio dimanĉe sendis specialistojn al Egiptio por taksi la administran nivelon de lokaj aerodromoj. Ĉirkaŭ 80 mil rusaj civitanoj estis retenitaj en Egiptio pro la aviadila kraŝo, kaj nun pli ol 15 mil el ili revenis al Rusio. La kialo de la kraŝo restas nekonata. Oni dubas pri la sekurecgardo de egiptaj aerodromoj.

Rusa vicĉefministro Arkady Vladimirovich Dvorkovich dimanĉe diris al mediatoj, ke Rusio sendos al Egiptio tri grupojn da specialistoj por taksi la administran nivelon de egiptaj aerodromoj. La unua grupo jam atingis Egiption. La specialistoj venas de profesiaj institucioj de aera transporto. Ili laboros kun siaj egiptaj samprofesiuloj.

Dvorkovich diris, ke ĉefministro Dmitry Medvedev jam ordonis al la registaro skizi planon por subteni turismajn agentejojn, kiuj suferis perdojn pro haltigo de flugoj. Rusio taksas la perdojn de la tuta turisma sektoro.

Oni ankoraŭ ne povas konstati la kaŭzon de la kraŝo. Egiptaj enketantoj aŭdis bruon el la lasta sekundo de sonregistro de la nigra skatolo, kaj tio bezonas profesian analizon.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro dimanĉe faris televidan parolon, dirante, ke li apelacios al internaciaj organizoj, akuzante Usonon pri "eksterordinara milita minaco" al Venezuelo.

Maduro diris, ke vendrede, la 6an de novembro, skoltaviadilo de la usona marborda gvardistaro invadis la venezuelan aerspacon kaj kaŭzis "eksterordinaran militan minacon" al Venezuelo. Tial li apelacios al UN, la Unio de Sud-Amerikaj Landoj kaj Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Landoj kaj alprenos leĝajn agojn.

La irana novaĵ-agentejo MEHR lastatempe raportis, ke Mohammadreza Atrchian, sekciestro pri translandlima transporto en la irana transporta organizo, diris, ke Irano atingis unuan interkonsenton kun Armenio, Azerbaĵĝano, Kartvelio, Turkio, Bulgario kaj Grekio pri konstruado de nova koridoro de translandlima transporto inter Irano kaj Centr-Eŭropo.

Atrchian diris, ke la nova koridoro de translandlima transporto kuros paralele kun la antaŭa itinero, kiu kondukas al Eŭropo tra Turkio. Laŭ interkonsento, la kargoveturiloj atingos havenon de la Nigra Maro per la tera vojo kaj fine atingos Bulgarion kaj Grekion per ŝipoj. Li aldonis, ke tiuj landoj eble ratifos la planon pri la transporta koridoro en la venonta jaro.

Laŭ la iraka polico, dimanĉe la iraka ĉefurbo Bagdado suferis suicidan atakon, mortis 5 homoj, inkluzive de la atakanto, kaj 16 aliaj vundiĝis.

Anonima policoficiro el Bagdado diris, ke tagemze suicida atakanto subite eniris viglan bazaron en la distrikto Sadr en orienta Bagdado kaj eksplodigis bombon. La eksplodo mortigis kaj vundis multajn homojn. Iuj estis grave vunditaj, tial la nombro de mortintoj eble kreskos plu. Krome, proksimaj butikoj kaj veturiloj estis difektitaj en la eskplodo.

Finiĝis la novaĵoj!