Novaĵoj (Novembro 10)
  2015-11-10 16:40:09  Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de novembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio atendas pozitivajn rezultojn de pintkunveno de Grupo 20; Usono kaj Israelo intencas restaŭri fendon inter rilatoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis komenton sub la titolo "kontribuo de Ĉinio al tutmonda ekonomia regado". La artikolo diras, ke Ĉinio atendas, ke la pintkunveno de la Grupo 20 en Antalya transigos pozitivan signalon de memfido, malfermo, respondeco kaj transformiĝo kaj faros novan kontribuon al reprosperigo kaj kresko de la monda ekonomio kaj plibonigo de la tutmonda ekonomia regado.

La artikolo diras, ke ĉina prezidanto Xi Jinping baldaŭ ĉeestos la 10an pintkunvenon de la Grupo 20 en Antalya, Turkio. Kiel la unua internacia mekanismo de ekonomia kunlaboro, en kiu relative egale partoprenas kaj decidfaras evoluintaj kaj evoluantaj landoj, la Grupo 20 havas gravan mision en akcelo de stableco kaj kresko de la monda ekonomio.

Ĉinio estas pozitiva konstruanto de la mekanismo de la Grupo 20. En la kuranta jaro, Ĉinio atendas, ke la pintkunveno transigos pozitivan signalon de memfido, malfermo, respondeco kaj transformiĝo kaj faros novan kontribuon al reprosperigo kaj kresko de la monda ekonomio kaj plibonigo de la tutmonda ekonomia regado.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, kiuj ĉeestos la pintkunvenon de la Grupo 20, kune leteris al eŭropaj gvidantoj, dirante, ke estas ses atentindaj punktoj en la kunveno, kaj alvoko por komuna reago al la krizo de rifuĝintoj estas la ĉefa temo de EU.

Antaŭ tio la Eŭropa Komisiono diris, ke la ĉefa inter la ses punktoj atentindaj en la pintkunveno estas komune reagi al la krizo de rifuĝintoj. EU opinias, ke la krizo estas tutmonda kaj havos ekonomiajn sekvojn, tial la Grupo 20 devas ludi sian rolon en la kunlabora kaj pionira reago al la defio kaj alvoki internacian solidarecon en protekto de rifuĝintoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris lunde, ke Ĉinio bonvenigas la glatan finiĝon de la ĝenerala elektado de Birmo.

Hong diris en gazetara konferenco, ke kiel amika najbaro, Ĉinio subtenas Birmon en ĉiuj politikaj tagordoj post la elektado, okazigita konforme al leĝo por realigi nacian stabilecon kaj longperiodan disvolvadon. Li diris, ke Sun Guoxiang, speciala sendito por aziaj aferoj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, gvidis teamon al Birmo por observi la ĝeneralan elektadon, invitite de Birmo. Li aldonis, ke Ĉinio volas doni pozitivan helpon al Birmo en laboroj rilataj al la elektado.

Ĉina sendito al UN lunde alvokis, ke la internacia komunumo antaŭenopuŝu pacan procezon en Somalio por konservi pacon kaj stabilecon de la lando.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris en kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri la situacio en Somalio, ke Ĉinio alvokas la internacian komunumon sekvi la principon de somalia gvidado kaj somalia posedrajto.

Li alvokis ankaŭ klopodojn por aktive helpi la federacian registaron de Somalio plifortigi la administran kapablon, akceli reĝiman konstruadon sur la loka nivelo kaj akceli socian repacigon.

Li diris, "Ni esperas, ke ĉiuj partioj de Somalio agos por la ĝeneralaj interesoj de la nacia perspektivo kaj la popolo, konvene solvos diverĝojn per dialogo kaj konsiliĝo kaj kune konservos pacon kaj stabilecon de la lando."

La saman tagon, la Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion pri starigo de Subtena Oficejo de UN en Somalio.

Lunde en la Blanka Domo, usona prezidento Barack Obama interparolis kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu. La du flankoj reasertis intiman aliancon inter la du landoj kaj intencis restaŭri la fendon inter la dulandaj rilatoj.

Tio estis la unua renkontiĝo de la du gvidantoj en pli ol unu jaro. Obama diris al mediatoj antaŭ la interparolo, ke estas diverĝo inter Usono kaj Israelo en la interkonsento pri irana nuklea problemo, kaj tio ne estas sekreto, tamen la du flankoj devas serĉi komunan konsenton kaj certigi, ke Irano ne posedu nukleajn armilojn nek rompu la regionan stabilecon.

Obama diris, ke li diskutos kun Netanyahu pri milidigo de la streĉita situacio kaj kontentigo de leĝaj postuloj de Palestino per politikaj rimedoj. Netanyahu emfazis, ke Israleo neniam rezignis la esperon pri paco, kaj li plu sin dediĉos al solvado de la konflikto kun palestinanoj per la "du-ŝtata solvo".

Lunde en Bruselo kunvenis ministroj pri internaj aferoj el la membroŝtatoj de Eŭropa Unio. Ili decidis alpreni rimedojn antaŭ alveno de la vintro por plifortigi la kapablon en akcepto de rifuĝintoj.

La ministroj decidis akceli delokadon de rifuĝintoj kaj intensigi interrŝanĝon de la akceptkapablo inter la membroŝtatoj kaj difini antaŭ la 16a de novembro interligantojn pri delokado de rifuĝintoj, sendotajn al Grekio kaj Italio. Krome, ili decidis severigi administron kaj regadon de eksteraj landlimoj de EU, bati homan kontrabandon kaj repatrujigi neleĝajn rifuĝintojn.

Ĉiuj ministroj diris, ke ili tute subtenas al la Eŭropa Komisiono komenci en konvena tempo krizokazan planon pri humanitara helpo al Balkanio kaj bonvenigas la pliigon de financa helpo al landoj influitaj de rifuĝintoj.

Lunde ĉadia komunika ministro kaj registara proparolanto Hassan Sylla Bakari diris, ke por respondi al minaco el la ekstremisma grupo Boko Haram, la ĉadia registaro tiutage deklaris, ke la regiono de Ĉado estu en krizokaza stato.

Bakari diris, ke ekde tiu tago la regiona registaro de Ĉado ĉe landlimo kun Niĝerio rajtas malpermesi fluadon de homoj kaj motorveturiloj en difinitaj tempo kaj loko, difini sekuran zonon kaj limigi restadon de homoj; krome, rajtigite de prokurorejo, ĝi povas ordoni priserĉi domojn kaj konfiski armilojn.

Finiĝis la novaĵoj!