Medvedev: Rusa pasaĝeraviadilo kraŝis eble pro atako
  2015-11-10 21:06:31  Yu Rongkang

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev lunde diris, ke la rusa pasaĝeraviadilo kraŝis eble pro terorista atako.

Medvedev diris dum intervjuo kun rusa oficiala mediato, ke terorista atako estas unu el la eblaj kaŭzoj de la aviadila kraŝo. Li diris, ke ĉi-rilata enketo ankoraŭ iras.

Dmitry Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, konfirmis, ke la britaj aŭtoritatoj transdonis al Rusio iujn informojn de la kraŝo. Li aldonis, ke Rusio atendas interagon kun ĉiuj partioj koncernaj al enketo pri la kraŝo. Tamen li ne malkaŝis detalojn de la informoj el Britio.