Novaĵoj (Novembro 11)
  2015-11-11 16:55:50  Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi Jinping urĝas akceli reformon de ekonomia strukturo; ĉina sendito urĝas Bosnio-Hercegovinon efektivigi Pacan Interkonsenton de Dayton. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde diris, ke Ĉinio akcelos reformon de ekonomia strukturo sur la flanko de provizado por realigi daŭripovan kreskon.

Xi diris en kunveno de la Centra Gvida Grupo por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, ke aktiva fiskpolitiko kaj prudenta monpolitiko estos aplikataj por liveri stabilan makromedion al ekonomia restrukturado.

Li diris, ke la registaro devas prezenti alcelajn industriajn politikojn por subteni la realan ekonomion kaj plibonigi la merkatan kondiĉon por doni plenan rolon al la potencialo de firmaoj kaj konsumantoj.

Akceli fuzion kaj akiron de entreprenoj por redukti superaĵan produktkapablon, malpliigi kostojn de firmaoj, malgrandigi stokon de la bienaĵa merkato kaj konstrui akcimerkaton kun sanaj financad-funkcioj, mekanismoj, efika reguligo kaj protekto de investoj estas la ĉefaj taskoj de la registaro.

Ĉina sendito al UN marde alvokis diversajn etnajn grupojn en Bosnio-Hercegovino daŭre firmigi la atingon en la nacia konstruado kaj amplekse efektivigi la Pacan Interkonsenton de Dayton.

Tiu ĉi jaro markas la 20an datrevenon de la subskribo de la Paca Interkonsento de Dayton. Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, bonvenigis la fakton, ke Bosnio-Hercegovino konservis stabilecon kaj atingis pozitivan progreson en ekonomia disvolvado kaj laŭleĝa regado.

Li diris, ke la internacia komunumo devas kapti tiun oportunon por instigi diversajn etnajn grupojn en Bosnio-Hercegovino daŭre firmigi la atingon en la nacia konstruado kaj amplekse efektivigi plu la pacan interkonsenton.

Konservi pacon kaj stabilecon, akceli ekonomian kaj socian disvolvadon kaj realigi harmonian kunekziston de ĉiuj etnaj grupoj en Bosnio-Hercegovino konformas al la interesoj de la landoj kaj regionoj kaj eĉ de la tuta internacia komunumo.

Li aldonis, ke la internacia komunumo devas respekti kaj subteni la elekton faritan de la registaro kaj popolo de Bosnio-Hercegovino.

La Sekureca Konsilio de UN marde adoptis rezolucion plilongigi je unu jaro la mandaton por landoj kaj regionoj al la batalo kontraŭ somaliaj piratoj, emfazante, ke piratoj kaj armitaj rabistoj en la maro minacas la liveron de humanitara helpo al Somalio kaj la regiono.

La rezolucio firme opinias, ke piratoj kaj armitaj rabistoj en la maro kaj aktivecoj de pirataj grupoj en Somalio estas gravaj faktoroj de la streĉa situacio. Ĝi reasertas, ke la Sekureca Konsilio de UN kondamnas piratadon kaj armitan forrabon en la maro kaj rimarkigas, ke la somaliaj aŭtoritatoj devas porti la ĉefan respondecon de la batalo kontraŭ tiuj agoj.

La rezolucio laŭdas Eŭropan Union kaj Afrikan Union pro iliaj klopodoj por malebligo de piratado kaj bonvenigas Ĉinion, Hindion kaj Rusion sendi kontraŭpiratajn militŝipojn al la regiono.

Marde brita ĉefministro David Cameron faris prelegon pri kondiĉoj de resto de Britio en EU kaj prezentis kvar celojn de la reformado de EU.

Tiutage Cameron faris prelegon en Imperia Instituto pri Internaciaj Aferoj kaj unuafoje amplekse publike eksplikis kvar kondiĉojn de resto de Britio en EU. Li diris, ke se EU kontentigos tiujn kondiĉojn, li tutvole antaŭenpuŝos la reston de Britio en la reformita EU.

La kvar celoj de la reformado estas garantii egalecon de neeŭrozonaj landoj en eŭropa komuna merkato; fortigi konkurenckapablon de EU kaj malpliigi ekonomian limigon de EU al membrolandoj; permesi Brition esti ekster la politika integriĝa procezo de EU kaj fortigi rajtojn de la parlamentoj de membrolandoj de EU; regi enmigrintojn de EU en Brition kaj haltigi misuzon de la principo de libera fluado de loĝantoj en EU.

Marde la usona Blanka Domo diris, ke usona prezidento Barack Obama subskribos la leĝprojekton de defenda rajtigo de 2016, aprobitan de la Kongreso, kvankam ĝi plu malhelpos fermon de la malliberejo en Guantanamo.

Proparolanto de la Blanka Domo Josh Earnest diris en la regula gazetara konferenco, ke la leĝprojekto de defenda rajtigo, prezentita de la Kongreso, enhavas gravegajn klaŭzojn rilatajn al ŝtata sekureco. Obama subskribos la leĝprojekton kun la sumo de 607 miliardoj da usonaj dolaroj.

En la 22a de oktobro, Obama iam oficiale vetois la leĝprojekton de defenda rajtigo de 2016, prezentitan de la Kongreso, je la kialo, ke la Respublika Partio rifuzis aboli la limigon al defendaj elspezoj kaj malhelpis fermon de la malliberejo en Guantanamo.

La usona Kongreso aprobis la leĝprojekton de defenda rajtigo kaj la leĝprojekton de monasigno al defendo por administri defendajn elspezojn. La leĝprojekto de defenda rajtigo estas politika leĝprojekto kaj ne rilatas al konkreta monasigno.

La Defenda Departemento de Usono marde diris, ke laŭ la peto de la turka registaro, la unuaj ses militaviadiloj de la usona aerarmeo atingis la aerbazon Incirlik en suda Turkio, proksiman al Sirio, en la 6a de tiu ĉi monato, kaj komencis la taskon de patrolado en la turka aerspaco.

Peter Cook, proparolanto de la Pentagono, diris en regula gazetara konferenco, ke rusa militaviadilo invadis la turkan aerspacon oktobre dum la aera operaco en Sirio, kaj poste la turka registaro petis la usonan registaron sendi militaviadilojn al Turkio por patrolado. La usona armeo planas sendi al Turkio entute 12 militaviadilojn.

En la 5a de oktobro la rusa Defenda Ministerio konfirmis, ke en la 3a de oktobro unu rusa aviadilo eniris la turkan aerspacon kaj restis kelkajn sekundojn pro malbona vetero dum la reveno post atako kontraŭ objektivoj de la Islama Ŝtato al aerbazo je 30 kilometroj for de la landlimo inter Sirio kaj Turkio.

La novaĵ-agentejo Interfax marde raportis, ke Zamir Kabulov, speciala sendito de rusa prezidento por Afganio, lastatempe diris, ke Rusio donos al Afganio militan helpon, tamen ĝi ne adoptos aeran operacon same kiel en Sirio.

Kabulov diris, ke Rusio pretas liveri al Afganio tri helikopterojn de la tipo MIG-35M kaj planas provizi ĝin per municioj kaj aliaj armiloj en la proksima estonteco. Li opiniis, ke Afganio estas en serioza interna milito, kaj Rusio devas liveri al la afgana registaro militajn ekipaĵojn.

Finiĝis la novaĵoj!