Birmo: Registaro kaj armeo akceptas rezulton de elektado
  2015-11-11 20:29:02  Yu Rongkang

U Ye Htut, proparolanto de birma prezidento, reasertis en sia retpaĝo de Facebook, ke la parolado farita de prezidento U Thein Sein en la 6a de novembro jam montris, ke la registaro kaj armeo respektos la rezulton de la ĝenerala elektado.

La birma Nacia Ligo por Demokratio publikigis komunikaĵon, dirante, ke pere de sia proparolanto prezidento U Thein Sein esprimis grantulon al la Nacia Ligo por Demokratio pro ĝia gajno de pli da sidlokoj en la parlamento, kaj li volas respekti la rezulton de la elektado por realigi glatan transiron.