40 Vidindaj Lokoj en Ĉinio——La Granda Muro
  2015-11-12 15:25:14  Li Lu


Pri la Granda Muro de Ĉinio multaj homoj jam aŭdis aŭ legis, iuj eĉ jam ĝin vizitis, sed malmultaj homoj scias, ke ĝi estas konstruaĵo sur la terglobo videbla de la luno. Samkiel la piramidoj de Egiptio, la Taĝ-Mahalo de Hindio, kaj la pendĝardenoj de Babilono, la Granda Muro de Ĉinio estas unu el la kvar mirindaĵoj de la mondo.

La Granda Muro serpentadas laŭ la eĝoj de la montoĉenoj Yanshan kaj Yinshan, kiuj etendiĝas tra norda Ĉinio de la oriento ĝis la okcidento. Nomata ĉine "Dekmil-lia Longa Murego", ĝi fakte longas je dek du milioj aŭ ses mil kilometroj, de Jiayuguan-pasejo en Gansu-provinco ĉe la okcidenta fino ĝis Shanhaiguan-pasejo ĉe la bordo de Bohai-maro ĉe la orienta fino, trapasante kvin provincojn(Gansu, Shaanxi, Shanxi, Hebei kaj Liaoning) kaj du aŭtonomajn regionojn(Ningxia kaj Interna Mongolio).

La konstruado de la Granda Muro komenciĝis en la 5-a jarcento a.K., en la periodo de Militantaj Regnoj, kiam multaj relative grandaj urboj jam konstruiĝis sur la Centra-Ĉinia Ebenaĵo. Tiujn urbojn ofte prirabis la nomadaj triboj, kiuj loĝis norde de la montaroj Yanshan kaj Yinshan. Estante elstaraj pafarkistoj kaj rajdistoj, ili frapis kaj forkutis kiel vento. La linioj de la rezistantaj piedsoldatoj rapide frakasiĝis. Por forbari tiajn invadojn, la dukregnoj Yan, Zhao,Wei kaj Qin konstruis muregojn laŭlonge de la monteĝoj. En la 3-a jarcento a.K., kiam Qin Shi Huang sukcese venkis ĉiujn aliajn ses dukregnojn kaj fariĝis la unua imperiestro de unuigita Ĉinio, li ordonis sian generalon Meng Tian kunligi la muregojn kaj ilin etendi. Tricent mil soldatoj kaj kamparanoj faris la taskon, tiel ke finfine formiĝis kontinua murego. Oni entreprenis plifirmigojn kaj renovigojn en la postaj dinastioj. En Ming-dinastio, de la 14-a ĝis la 17-a jarcento, la Granda Muro dek ok foje ricevis grandskalajn riparojn.

Laŭlonge de la Muro troviĝas 14 grandaj strategiaj pasejoj—la plej gravaj ĉe la finoj: Shanhaiguan kaj Jiayuguan.

Shanhaiguan-pasejo kuŝas inter du apikaj krutaĵoj de montaro Yanshan, rigardante al la serena Bohai-maro. La pasejo kunigas nordan Ĉinion al la nordoriento kaj estas ŝlosila punkto ĉiam celata de strategiisto. Tie okazis multaj renomaj bataloj. La grandioza kvadrata "Pasejo" havas kvar pordegojn, unu ĉe tiu flanko. Sub la tegmentorando de la duetaĝa orienta pordeg-turo pendas horizontala ŝildo kun grandegaj ideogramoj: "La Unua Pasejo Sub la Ĉielo", indikante, ke ĉi tie estas la komenca punkto de la Granda Muro. Sur la pordegturo sidas feraj pafilegoj, instalitaj en Ming-dinastio antaŭ pli ol tricent jaroj. Norde de la pasejo ankoraŭ vidiĝas ruinoj de satelitaj gvatturoj, citadeloj kaj kazernoj. Ĉi tiuj formis la unuan kaj duan defend-liniojn. Estis ĝuste la pordego de Shanhaiguan-pasejo, kiun la Ming-dinastia generalo Wu Sangui malfermis al la manĉura armeo por subpremi la kamparanan leviĝon estratan de Li Zicheng kaj tiel kapitulacigis la tutan imperion. Ankaŭ Jiayuguan-pasejo rolis kiel grava komunika centro en la ĉina historio. Inter la neĝpintaj montoj Qilian sude kaj la ondaj montoj Mazong norde, la pasejo estis strategia punkto sur la antikva "Silka Vojo". Zhang Qian, la unua sendito de imperiestro Wudi de la Okcidenta Han-dinastio, trapasis la lokon dum sia vojaĝo al la Okcidentaj Regionoj. Poste silko fluis tra ĉi tiu pasejo al la Okcidento. La pordeg-turo de Jiayuguan-pasejo konstruiĝis en 1372, kiam la unua Ming-dinastia imperiestro Zhu Yuanzhang ordonis riparon kaj plifortikigon de la Granda Muro. Ĝi estas alloga konstruaĵo kaj montras elstaran metilaboron. Ĉi tie troviĝas interna kaj ekstera muroj, la antaŭa estas kvadrata, kiu havas altecon de 11,7 metroj kaj perimetron de 730 metroj. Ĝi havas orientan kaj okcidentan pordegojn kun grandiozaj turoj vid-al-vide. Gvatturoj gardestaras ĉe la kvar anguloj de la muro. Ŝtonŝildo ekster la okcidenta pordego anoncas, ke ĉi tie estas la "Strategia Pasejo Sub la Ĉielo". Laŭ legendo la arkitektoj tiel precize ellaboris la planojn, ke post finiĝo de la konstruado restis nur unu briko. Unu briko nun kuŝas sur unu el la gvatturoj, kaj oni diras, ke ĝi estas tiu troa.

Nuntempe la Granda Muro estas konservata kiel historia monumento kaj ĝin inkluzivas preskaŭ ĉiuj turismaj vojplanoj. La sekcio plej bone konservata kaj plej ofte vizitata estas Badaling, 85 kilometrojn norde de Pekino. En ordinara tago la lokon vizitas trajne aŭ aŭte miloj da turistoj.

La Muro ĉe Badaling altas je 8,5 metroj kaj larĝas je 5,7 metroj. Kvin ĉevaloj aŭ dek homoj povas marŝi flankon ĉe flanko laŭlonge sur la Muro. Tie vidiĝas remparoj, embrazuroj, rigardotruoj kaj aperturoj por pafarkistoj; krome estas defluiloj kun gargojloj por forkonduki pluvakvon for de la parapetoj. Duetaĝaj gvaturoj staras ĉe regulaj interspacoj de 100 metroj. La supraj etaĝoj de la gvatturoj servis kiel observejoj al malamikaj agadoj, dum la unua etaĝo kiel staplo por greno, fruaĝo, armiloj kaj pulvo, kiel ankaŭ loĝejo de garnizonanoj. La plej alta gvatturo de Badaling staras sur montetpinto, kiun oni atingas nur post peniga grimpado, kvazaŭ "grimpado de ŝturparo al la ĉielo". Tamen la vidaĵo de sur la pinto meritas la penon. La Muro zigzagadas laŭ la monteĝoj kaj finfine kunfandiĝas kun la fora nebulo.

Antaŭe ekzistis signalsistemo, kiu komunikis militinformojn al la dinastia ĉefurbo. Ĝi konsistis el turoj por signalfajro sur la Muro mem kaj sur montopintoj videblaj de la Muro. Kiam malamikaj trupoj alproksimiĝis, fumsignaloj alarmis en la tago kaj fajroj en la nokto. Longe antaŭ la eltrovo de modernaj komunikiloj, oni jam povis sendi en kelkaj horoj danĝer-signalojn al la dinastia ĉefurbo de foraj lokoj.

La konstruado de murego kun tia longeco kaj grandeco sur montoj kaj krutaĵoj estis kolosa entrepreno. Multnombraj kortuŝaj rakontoj spegulas la mizeron, kiun suferis la popolo pro la afero. Eble la plej famkonata el ili estas la historio pri Mengjiangnv, unu el la edzinoj, kies edzoj estis devigitaj konstrui la Muron en la tempo de imperiestro Qin Shi Huang. Post longa netolerebla disiĝo Mengjiannv ekvojaĝis por serĉi sian edzon. Sed kie li troviĝus sur muro tiel longlonga? Atinginte Shanhaiguan-pasejo, ŝi finfine sciiĝis, ke ŝia edzo jam mortis. Ŝi ploregis per tiom da larmoj, ke tiu parto de la Muro disrompiĝis kaj la restaĵoj de ŝia amata edzo ekvidiĝis. Korŝirita, Mengjiangnv sin dronigis en la maro. Tuj elleviĝis el la muĝantaj ondoj roko kun memorsurskribo, kiu, oni kredis, estis la tombo de Mengjiangnv. Templo dediĉita al ŝia memoro staras ĉe Shanhaiguan-pasejo.