Rusaj militaviadiloj batis multajn objektivojn de IŜ en Sirio
  2015-11-12 14:24:46  Yu Rongkang
Igor Konashenkov, proparolanto de la rusa Defenda Ministerio, diris merkrede en rusa aerbazo en Latakia de Sirio, ke en la lastaj du tagoj la rusa aerarmeo faris 85 atakelirojn de aviadiloj kaj atakis 277 objektivojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. La novaĵ-agentejo Itar-Tass raportis, ke Konashenkov diris, ke la rusa aerarmeo lanĉis atakojn al 277 objektivoj en Aleppo, Damasko kaj Latakia. En la provinco Hama la rusaj militaviadiloj ruinigis artilerian kompanion; en la provinco Aleppo milita aerodromo sieĝita de militantoj de la Islama Ŝtato dum du jaroj estis liberigita; kaj en la provinco Homs du terarmeaj veturiloj kaj tri tankoj estis detruitaj.

Konashenkov diris, ke la preciza bato de la rusa aerarmeo frakasis la planon de la militantoj pri ofensivo al Hama en kelkaj direktoj.