UN urĝas Centr-Afrikon enketi pri atako al packonservantoj
  2015-11-12 16:19:52  Ma

Merkrede la Sekureca Konsilio de UN publikigis mediatan deklaron, forte kondamnante atakon kontraŭ packonservantoj de UN en Centr-Afriko kaj urĝis la centr-afrikan registaron tuj komenci enketon.

La deklaro diris, ke marde iu gardostarejo de packonservantoj de UN en Batangafo de Centr-Afriko estis atakita, kaj unu kamerunia packonservanto estis mortigita. La Sekureca Konsilio esprimis plej fortan kondamnon pri tio kaj emfazis, ke la atako kontraŭ packonservantoj eble konsistigas militan krimon.