Xi Jinping ĉeestis neoficialan renkontiĝon de gvidantoj el BRICS-ŝtatoj
  2015-11-15 17:52:40  Xiong Linping

La 15an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis en Antalya la neoficialan renkontiĝon de gvidantoj el BRICS-ŝtatoj. Xi Jinping faris gravan paroladon. Li alvokis al BRICS-ŝtatoj plifortigi kunlaboron, kapti okazon, solvi defiojn, kaj atingi komunan evoluadon.