Xi Jinping intervidiĝis kun meksika prezidento
  2015-11-17 16:31:37  Xiong Shan
Lunde en Antalya, Turkio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun sia meksika paralelulo Enrique Pena Nieto.

Xi substrekis, ke Ĉinio havas firman kaj neskueblan politikon pri disvolvo de la ampleksa strategia partnereco kun Meksiko kaj disvastigo de la duflanka ampleksa kunlaboro. Ĉinio volas transformi komunajn konsentojn kun Meksikio en kontinuajn agojn.

Pena Nieto konsentis la taksadon de Xi Jinping pri amikaj rilatoj inter Meksikio kaj Ĉinio. Li emfazis, ke Meksiko klopodos disvolvi la ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj volas plistriktigi la interŝanĝojn de la dulandaj altranguloj, plialtigi la nivelon de politika dialogo kaj pozitive profundigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de investo, komerco, financo, telekomuniko kaj energio por profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.