Xi Jinping intervidiĝis kun hispana ĉefministro
  2015-11-17 16:40:06  Xiong Shan

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde intervidiĝis kun hispana ĉefministro Mariano Rajoy en Turkio.

Xi substrekis, ke Hispanio estas fidinda amiko kaj grava partnero de Ĉinio en Eŭropa Unio. En la pasintaj 42 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, la du landoj ĉiam respekti, konfidis, komprenis kaj subtenis unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Tiu ĉi jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Hispanio. Ĉinio volas klopodi kun Hispanio por senĉese firmigi politikan interfidon, profundigi kunlaboron de reciproka profito kaj altigi ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

Rajoy diris, ke Ĉinio estas grava partnero de Hispanio, kaj la duflankaj rilatoj tendencas al bona disvolviĝo. Hispanio volas klopodi kun Ĉinio por altigi la nivelon de ekonomia kaj komerca kunlaboro, akceli kunlaboron inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio kaj profundigi la duflankan komunikadon pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj subtenas Ĉinion gastigi la venontan pintkunvenon de la Grupo 20.