Ĉinio urĝis Japanion ĉesigi senbazan riproĉon ĉe la problemo de la Suda Ĉina Maro
  2015-11-17 19:06:17  Xiong Linping

La 17an de novembro Hong Lei, informisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio malkontentas pri la lastatempaj eldiroj de Japanio ĉe la problemo de la Suda Ĉina Maro, kaj urĝis Japanion ĉesigi senbazan riproĉon ĉe tiu problemo.

Lastatempe la japana ĉefministro Shinzo Abe, okaze de la renkontiĝo kun gvidantoj de Eŭropa Unio, Britio, Germanio kaj de aliaj landoj dum la pintkonferenco de G20, kaj la japana eksterafera ministro Fumio Kishida, okaze de la intervidiĝo kun tajlanda eksterlanda ministro ankaŭ dum la pintkonfereco, respektive esprimis zorgon pri la agoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro, asertante garantii leĝobeigon super la maro.

Pri tio Hong Lei respondis, ke Ĉinio malkontentas pri la faro de Japanio, ĉar Japanio ne estas unu el tiuj partioj rilate la problemon de la Suda Ĉina Maro, do ĝi devas esti diskreta ĉu en agado, ĉu en eldiro, koncerne la problemon, kaj ke, krome, la ago kaj eldiro de Japanio ne konformas al la klopodo plibonigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio, kaj ankaŭ ne utilas al la stabileco kaj evoluo de la regiono.