Xi Jinping intervidiĝis kun malajzia ĉefministro Najib
  2015-11-17 20:01:44  Xiong Linping

La 17an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Manilo, Filipinoj, kun la malajzia ĉefministro Najib Tun Razak.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Malajzio najbaras unu al la alia trans maro, kaj ili estas bonaj najbaroj kaj bonaj kompanoj, fidantaj kaj respektantaj inter si. Ke profundigo de amika kunlaboro inter la du landoj konformas al iliaj esencaj kaj longatempaj interesoj. Ke Ĉinio konstante disvolvos la rilatojn kun Malajzio kaj, kune kun Malajzio, senĉese pliriĉigos la enhavon de la plenampleksa strategia partnereco inter la du landoj, altigos kunlaboran nivelon, kaj pli bone feliĉigos la dulandajn popolojn.

Najib aprezis la pozitivan takson de Xi Jinping pri la rilatoj inter Malajzio kaj Ĉinio, kaj opiniis, ke la rilatoj inter Malajzio kaj Ĉinio nun restas en la plej bona periodo. Li diris, ke la ĉiudimensia profundigo de Ĉinio en reformo alportas al dulanda kunlaboro pli da bonŝancoj, kaj li esperis, ke Malajzio kunlaboros kun Ĉinio pli profunde en diversaj kampoj. Li esprimis sian subtenon al la iniciato de Ĉinio "unu zono kaj unu vojo".