Ĉina prezidanto atingis Manilon por pintkunveno de APEK
  2015-11-17 16:30:42  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Manilon marde por ĉeesti la 23an Kunvenon de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Dum la kunveno Xi eksplikos la ĉinan politikon pri kunlaboro en la azi-pacifika regiono kaj la efektivigo de konsentoj atingitaj en la pasintjara kunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Pekino.

La ĉina prezidanto ankaŭ atendas konigi la progreson akiritan en efektivigo de la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj la ŝancojn alportotajn al la regiono kaj la mondo.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dum sia laborvizito al Filipinoj, ke la ĉeesto de prezidanto Xi al la pintkunveno montras la subtenon de Ĉinio al la gastiganto-lando. Ĉinio atribuas grandan gravecon al la procezo de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.