Membrolandoj de EU konsentis liveri militan helpon al Francio
  2015-11-18 13:56:57  Xiong Shan

Marde Frederica Mogherini, supera reprezentanto de Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, anoncis, ke membrolandoj de Eŭropa Unio konsentis liveri militan helpon al Francio.

Tiutage Mogherini diris en gazetara konferenco kun franca defenda ministro Jean-Yves Le Drian, ke Francio prezentis Eŭropan Union plumuni klaŭzon pri reciproka helpo en la konvencio de EU. Tiutage en la kunveno de defendaj ministroj el la membrolandoj de Eŭropa Unio, la ĉeestantoj konsentis liveri bezonatan helpon al Francio.

Le Drian diris, ke laŭ decido de franca prezidento Francois Hollande, en la kunveno de defendaj ministroj li proponis plenumi la interhelpan klaŭzon de la konvencio kaj gajnis konsenton de ĉiuj aliaj defendaj ministroj. Ili asertis, ke la atakoj en Francio estis direktitaj al la tuta Eŭropo.