Bombatako mortigis pli ol 30 homojn en Niĝerio
  2015-11-18 14:09:04  Xiong Shan
Okazis eksplodo marde vespere en la urbo Yola de la ŝtato Adamawa, nordorienta Niĝerio. Pli ol 30 homoj estis mortigitaj kaj 80 aliaj vundiĝis.

Loka polico diris, ke la eksplodo okazis je la 20a horo laŭ la loka tempo en iu parkejo, kiam tie kolektiĝis multaj kolportistoj.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke tiunokte okazis du eksplodoj kaj la polico jam rapidis al la okazejo..