La 23a neoficiala konferenco de gvidantoj el EPEK inaŭguriĝis en Manilo
  2015-11-18 20:16:55  Xiong Linping
La 18an de novembro la 23a neoficiala konferenco de gvidantoj el la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) inaŭguriĝis en Manilo, la ĉefurbo de Filipinoj. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris ĉefteman paroladon en la pintkonferenco de komercaj kaj industriaj gvidantoj el APEK.

La titolo de la parolado de Xi Jinping estas "Disvolvi la gvidan rolon de Azio kaj Pacifiko, reagante kontraŭ la defioj al la monda ekonomio". Li diris, ke la komerca kaj industria sektoroj de Azio kaj Pacifiko estas ĉefaj fortoj por la azipacifika evoluado, kaj gvidaj ŝafoj de novismo kaj sinlaborigado; en la pasinta jaro tiuj sektoroj faris grandan kontribuon por la prospero kaj evoluo de la azipacifika regiono, kaj en la estonteco ili ankaŭ portos gravan mision; kaj Ĉinio ankaŭ esperas, ke la komerca kaj industria sektoroj de Azio kaj Pacifiko faros pli grandan kontribuon por la longa evoluo de la azipacifika ekonomio kaj por la forta, daŭripova kaj ekvilibra kresko de la monda ekonomio.

La ĉeftemo de ĉi-jara APEK-konferenco estas "Formi ekskluzivecan ekonomion kaj konstrui pli belan mondon". La detalaj temoj ampleksas ekonomian integriĝon, etajn kaj mezajn entreprenojn, ekspluaton de homaj rimedoj, kaj daŭripovan kreskon. Post la konferenco publikiĝos "Deklaracio de Gvidantoj".