Xi Jinping: reĝustigi navigan direkton kaj firme teni stirradon
  2015-11-18 20:16:55  Xiong Linping

"Fronte al rapidaj fluoj kaj danĝeraj malprofundaĵoj en la monda ekonomio, la regiono Azipacifiko, nome 'kolosa ŝipo', devas reĝustigi navigan direkton kaj firme teni stirradon; kaj ĉiuj ekonomioj el Azio kaj Pacifiko nepre kuraĝas porti respondecon, kune transveturi en sama ŝipo, kaj pene kreskigi la mondan ekonomion," diris la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en la 18a de novembro, kiam li faris paroladon en la pintkonferenco de komercaj kaj industriaj gvidantoj el la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).

Xi Jinping diris, ke indas rapidigi la konstruadon de la azipacifika liberkomerca zono kaj antaŭenigi la integriĝon de la regiona ekonomio; necesas egala partopreno, plena interkonsiliĝo, plejgradaj malfermeco kaj ekskluziveco en la aranĝo de libera komerco, altigo de nivelo de aperta ekonomio en la azipacifika regiono, kaj protektado de plurflanka komerca mekanismo; kaj nepras strebi al kunlaboro kaj kungajno, oponi kontraŭ protektismo, kaj akceli justan konkurencon.